Dogu
Dogu (japane: 土偶) estas tradiciaj japanaj statuoj el terakoto.
Ili kutime prezentas inan figuron, sed foje ankaŭ virojn aŭ bestojn. Ili ekzistas ekde la mezo ĝis la fino de la Ĵomon-epoko.
Dogu havas vizaĝon, apartajn krurojn kaj relative malgrandajn brakojn kaj globformajn, foje per horizontala strio apartigitajn ran-okulojn, kiel neĝokulvitroj. Tiuj skulptaĵoj estas ofte ornamitaj de tre kompleksaj geometriaj desegnaĵoj.
Fine de la Ĵomon-epoko oni trovas pli simplajn formojn, nomitajn doban, laŭ kies modelo oni kreis ankaŭ maskojn, nomitajn domen.
Oni ankoraŭ ne scias pri ilia signifo kaj ebla rilato al Hanivo, tombdonaĵoj el la Kofun-epoko.
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiSullensSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojKategorio:Politikaj verkojVikipedioDua MondmilitoEsperantoTübingenMilena VelbaVikipedio:KontaktojHelpo:EnhavoDosiero:Escudo Selección Española de fútbol.pngSeksumadoDonald TrumpVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoSerĉilo-optimumigoRetforumoKategorio:Vikipediisto bs-DVikipedio:Bonvenon al VikipedioKategorio:Setlejoj en Svitava montetaroNesukcesa murdtento de Donald TrumpNesukcesa atenco kontraŭ Donald TrumpVikipedio:AktualaĵojEnEŭropa Futbal-Ĉampionado 2024Shannen DohertyLivonia krucmilitoUniversitato de TubingenoŜablono:Landoj en la Somera Olimpiko 2024Liberalaj artojPortoSkermoDominiko en la OlimpikojDistriktaro TübingenUniversala Kongreso de EsperantoUsonoUzanto:Dominik