Vinhais
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Vinhais | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo de Portugalo (1253 (Gregoria)–) municipo de Portugalio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5320 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 9 066 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 7° 0′ U (mapo)41.816666666667-741° 49′ N, 7° 0′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 695 km² (69 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vinhais estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 2 185 loĝantoj, en la nordokcidento de la Distrikto Bragança, en la subregiono Terras de Trás-os-Montes de la norda regiono.
Ĝi estas la sidejo de la municipo Vinhais, kun 694,76 km² de areo kaj 7 768 loĝantoj (2021), subdividita en 26 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kaj okcidente kun la hispanaj regionoj Kastilio-Leono kaj Galegio respektive, oriente kun la municipo Bragança, sude kun Macedo de Cavaleiros, sudokcidente kun Mirandela kaj okcidente kun Valpaços kaj Chaves.
La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (rokarto kaj dolmenoj), en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio (romiaj vojoj kaj ŝtontabulo al Jupitero).
De la mezo de la 13-a jarcento estas la plej frua referenco al Vinhais, en dokumento pri donado al la leona Monaĥejo de San Martín de Castañeda: in villa que vocitant Villar de Ossus in territorio Vinales. Tiam Vinhais ne estis loknomo, sed nomo de regiono, de teritorio. Oni supozas, ke la unua setlejo de Vinhais estis konstruita sur monteto, proksima al la dekstra bordo de la rivero Tuela, sed norde de la aktuala loko, aŭ sur la monto Vidueira, aŭ eĉ sur la monto Ciradela aŭ Ciradelha, en Serra da Coroa. Tiujn supozojn pravigas la apero de romiaj moneroj, restaĵoj de konstruaĵoj de la antikva romia urbo Veniatia kaj de la romia militista ŝoseo kiu ligis Braga kun Astorga (Asturica Augusti).
Vinhais estis dekomence kastrumo, transformita de romianoj en galeg-romia kastrumo, kun fortikaĵo (opido). Suevoj aŭ visigotoj ĉirkaŭis la loĝlokon per muregoj kaj, je la forpelo de la islamanoj, Vinhais detruiĝis, kaj devis esti reloĝata sub dominado de la reĝoj de Kastilio kaj Leono (Sanĉo la 2-a kaj Alfonso la 6-a). Tiun reloĝadon pluigis la unuaj portugalaj reĝoj, nome D. Afonso Henriques, Sanĉo la 2-a (O Povoador), Afonso la 2-a kaj Sanĉo la 2-a.
La pilorioj kaj foruoj simbolas la aŭtonomecon de la tiamaj municipoj kaj atestas pri la administraciaj ŝanĝoj. Vinhais ricevis foruon de Afonso la 3-a, la 20an de Majo 1253, konfirmita de la monarko Manuelo la 1-a, la 4an de Majo 1512. Kadre de la Krizo de 1383—1385 en Portugalio, kiam Johano la 1-a de Kastilio invadis Portugalion en 1384, la kastelo de Vinhais estis unu de multaj kiuj estis sub kastilia flago, kontraŭ la Superulo de Avis, estonta Johano la 1-a de Portugalio. En la 17-a jarcento, Vinhais suferis denove pro la Portugala Restaŭriga Milito.
La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 26 000 loĝantojn en la 1960-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis 7 700; tio estas, oni perdis multe pli ol du trionojn. Nuntempe grava ekonomia rimedo estas produktado de kaŝtanoj.
Vinhais havas la jenajn fregeziojn kaj loĝantojn: