Liaj sanktulaj atributoj estas fajra globo, stelo kaj baptujo. Li ofte estas prezentata kiel predikanto, kun levita dekstra montra fingro kaj libro en la maldekstra mano.
Oni asertas pri li la konvertadon de miloj da nekristanoj kaj diversajn miraklojn, ekzemple la refluigon de sekiĝinta akvofonto kaj la aperon de flamo super lia kapo.
Vincento Ferrer en 1405 enardigis perpredike el la Preĝejo de Santiago del Arrabal, Toledo, Hispanio, la kontraŭjudisman senton de la paroĥanoj, tiele instigitaj al atakoj kontraŭ judoj, kiuj, por eviti morton, rifuĝis al en la preĝejoj. Tamen li strebis moderigi la sovaĝecon de la masakrantoj, kondamnis la atakojn kaj instigis pliĝuste konvinki judojn laŭparole[1].Al la toleda juda komunumo li senigis ĝian ĉefan sinagogon, kiu poste estis konata kiel katolika preĝejo de Sankta Maria Blanka.