Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 116 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 32 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun San Pascual, Pajares de Adaja, Blascosancho kaj Hernansancho.
Apenaŭ estas fruaj restaĵoj, sed almenaŭ busto de Asklepio kiel helenisma modelo reproduktita en la 2-a jarcento.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Villanueva de Gómez establiĝis kiel senjorlando fare de Gómez Dávila, familiano de la Episkopo de Avilo, kun statuso de villa heredota en la 29a de Marto 1294. La preĝejo estis detruita pro incendio, kaj eble estis palaco konstruita el ties restaĵoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis sufiĉe grava industria agado.
Tradiciaj enspezofontoj estis forstado, agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).