Thomas BAYES (/beɪz/ BAYZa audio ; ĉ. 1701 - la 7an de aprilo 1761) estis anglastatistikisto, filozofo kaj presbiterkristanapastoro. Bayes estas plej konata kiel tiu kiu elpensis la teoremon nomitan laŭ li: Leĝo de Bayes. Sed Bayes ne publikigis tiun; Ĝi estis publikigita postmorte fare de Richard Price, kiu redaktis kaj eldonis la verkado de Bayes pri la temo [1].
Bayes publikigis du verkojn: Divine Benevolence kiu traktis teologion kaj estis publikigita en 1731; Kaj en la kampo de matematiko, verkaĵo eldonita en 1736anonime - la nomo de la eldonaĵo estas "An Introduction to the Doctrine of Fluxions, and a Defense of the Mathematicians Against the Objections of the Author of The Analyst". En tiu verkaĵo li defendas Isaac Newton en respondo al la kritiko de George Berkeley. En liaj lastaj jaroj li montris grandan intereson pri probablo.