Li naskiĝis en Markio kaj pasigis sian infanaĝon en malriĉeco. Je la aĝo de 12 jaroj li eniris minoritananmonaĥejon en Montalto delle Marche, devenloko de sia familio, al kiu li restis ligita dum sia tuta vivo. Li baldaŭ pruviĝis ege lerta predikanto kaj dialektikulo. Ĉirkaŭ 1552 lin rimarkis kardinalo Rodolfo Pio di Carpi, protektanto de lia ordeno, de Michele Ghislieri (estonta papo Pio la 5-a) kaj de Giovan Pietro Carafa (estonta papo Paŭlo la 4-a). De tiu momento komenciĝis lia kariero. Li estis invitita al Venecio kiel ĝenerala inkviziciisto, sed estis tiom severa, ke la urba registaro en 1560 petis lian forigon. Post mallonga periodo kiel prokuroro de sia ordeno la eklezio lin aligas al la hispania senditaro gvidata de Ugo Buoncampagni (estonta papo Gregorio la 13-a) sendita por esplori akuzon de herezo kontraŭ arĥepiskopo Carranza de Toledo. La forta malsimpatio, kiun li evoluigis pri Buoncampagni, signife influis liajn sekvajn agojn. Li rapidis reveni al Romo por la ekoficado de Pio la 5-a, kiu nomumis lin apostola vikario de lia ordeno.
Dum la papeco de Gregorio la 13-a kardinalo Montalto, kiel oni ĝenerale nomis lin, vivis retiriĝinte en vilao starigita de Domenico Fontana sur monteto Eskvilino. Post sia papiĝo li povis igi detrui kelkajn konstruaĵojn por konstrui kvar novajn stratojn (1585–1586]), per kio li tamen kaŭzis la koleron de la eksproprietigitaj romanoj.
Krome kardinalo Montalto okupiĝis pri studoj, el kiuj rezultis interalie eldono de la verkoj de Sankta Ambrozio; li okupiĝis ankaŭ pri la propraj negocoj, sed zorge evitis kaŭzi protestindaĵojn. Je la 24-a de aprilo1585 li estis elektita papo; la historio, ke en la konklavo li ŝajnigis sin kaduka por ricevi voĉojn, estas inventaĵo. Male lia korpa forteco, kiu ŝajnis promesi longan papecon, kontribuis al lia elektiĝo.