Punto estas maldensa, delikata plektaĵo el kotonaj, linaj aŭ silkaj fadenoj.
La maŝoj de la punto prezentas artajn formojn, desegnaĵojn. La puntoj estas fareblaj per diversaj iloj (kiel bobenoj, kudrilo, hokstangetoj, trikiloj aŭ speciala maŝino) aŭ laŭ diversaj metodoj (kudrita, trikita, brodita, batita, maŝina); la plej komplikaj kaj belaj estas tiuj faritaj sur speciala kuseno kun pingloj kaj bobenoj.
Inter 1911 kaj 1959 en Bruĝo ekzistis instruista lernejo kiu celis plibonigi la instruadon de la puntfaristinoj, kies kono tradicie estis transdonita de patrino al filino. El la lernomaterialo de tiu lernejo ekestis la belga kolor-kodo (ankaŭ nomata bruĝa kolor-kodo). Tiu kodo sur la baza desegnaĵo per koloro indikas la funkcion de la fadenoj kaj estas internacie akceptata.
Moderna aplikaĵo de punto ankaŭ inventita en Belgio estas Unlace : 'puntita' termokroma vestaĵo, kiu ŝanĝas de koloro post tuŝo kaj/aŭ korposinteno[1][2].