Polarizado (ankaŭ polarigado-Kemia kaj Scienc-teknika vortaro) estas eco de transversaj komponantoj de elektromagnetajondoj, kiuj priskribas la direktiĝon de ilia elektra vektoro. Okaze de laŭlongaj ondoj, la polarigada fenomeno ne povas aperi, ĉar la svingado okazas en etendiĝa direkto.
La bildo sube montras la evoluon de la elektra kampo (bluaj kurboj) laŭ la tipo de polarizado.
linia polarizado: la amplituda vektoro montriĝas ĉiam en konstanta direkto (samfazo de la du komponantoj de la vektoro).
cirkla polarizado (turniĝanta polarizado): la amplituda vektoro turniĝas per konstanta grada rapido (defaziĝo je 90 gradoj de la du komponantoj).
elipsa polarizado: la osciloj de la du komponantoj estas malsamaj (malsamaj amplitudoj de la du komponantoj kun konstanta defaziĝo, kiu estas nek nulo nek 90 gradoj).
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.