Pál Vágó (pentristo)
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Pál Vágó | |
---|---|
![]() Memportreto de Pál Vágó | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1853 (1853-06-06) en Jászapáti |
Morto | 15-an de oktobro 1928 (1928-10-15) (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstra imperio Translajtio (Hungara Reĝlando) ![]() |
Familio | |
Infano | Pál Vágó ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Pál VÁGÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vágó Pál estis hungara pentristo. Lia filo estis Pál Vágó (inĝeniero).
Pál Vágó [1] naskiĝis la 6-an de junio 1853 en Jászapáti. Li mortis la 15-an de oktobro 1928 en Budapeŝto.
Pál Vágó komence lernis juron, poste li frekventis pentristan majstrolernejon en Munkeno, kie li lernis de Gyula Benczúr, fine li lernis pentradon en Parizo. Hejmenveninta li pentradis vivon de la hungara popolo. En 1887 li ricevis ĉefpremion de Arthalo Budapeŝto. En 1881 lia pentraĵo pri la inunda katastrofo (vidu la supran larĝan bildon!) portis eŭropan konatecon. Post jaroj lia temo estis la hungara historio simile al Bertalan Székely, Viktor Madarász, eĉ li partoprenis en rondpentraĵo de Árpád Feszty. Li pentris ankaŭ freskojn ekzemple en Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Jászapáti).
Li havis postmortan ekspozicion en 1929. Liaj pentraĵoj estas videblaj ekzemple en Hungara Nacia Galerio. Li ricevis premion en 1899, Honoran legion en la sekva jaro.