Niharra en la provinco Avilo.Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.Romia arkeologia kuŝejo nomita Pared de los Moros (Muro de la Maŭroj).
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 188 loĝantojn. Ĝi perdis 220 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 20 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Padiernos, Salobral, Sotalbo kaj Mironcillo. Tra la teritorio fluas la rivero Adaja sur la Valo Amblés.
Estas evidentaj pruvoj de romia loĝado en la arkeologis kuŝejo nomita Pared de los Moros (Muro de la Maŭroj) sur la maldekstra bordo de la rivero Adaja je 2 km de la nuna loko de la vilaĝo. Ĉi tie oni malkovris surstrate restaĵojn de iama romia ŝoseo. Nehazarde tiu strato estis nomita "Calzada Vieja" (Malnova Pavimvojo). Eble temas pri la ŝoseo kiu trapasis la tutan valon ĝis la Montopaŝejo Piko (de la montopinto). En Mezepoko okazis reloĝado. La nuntempa loko eble datas el la 11-a jarcento kiam Alfonso la 6-a de Kastilio komisiis la reloĝadon de la zono de Avilo al sia bofilo Rajmondo de Burgonjo. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).