Labano kaj Jakobo kunvenas kiel rakontate en Gn 31, 44–54.
Labano (hebree:לָבָן kiu signifas “blanka”) estas persono de la Biblio. Li estas frato de Rebeka, patro de Lea kaj Raĥel, onklo kaj poste bopatro de Jakobo.
Laŭ la libo de la Genezo, Jakobo rifuĝis ĉe la onklo Labano en Arran por forfuĝi la koleron de lafrato Esav, al kiu li estis forpreninta la unuenaskitecon.
Li laboras por la onklo Labano laŭlonge de sep jaroj por akiri la rajton edzinigi la lia pli juna filino Raĥel. Sed en la geedziĝa nokto Labano al li donas kiel edzinon la malpli junan Lean. Tiam Jakobo restas ĉe onklo aliajn sep jarojn kaj edzinigas ankaŭ Raĥel. (Gn 29, 15-30).
Jakobo ĉe Labano abunde riĉigas kaj fine forlasas la onklon Labanon kaj revenas kun la edzinoj kaj la gefiloj, intertempe naskiĝintaj, al la tero de kanaano.
Sed Labano – rakontas la ĉapitro 32 de la Genezo -, postkuras Jakobon, ĵus forlasintan la Arran teritorion, kiu (kaj liaj edzinoj) estus ŝtelintaj religiajn valoraĵojn de la gastanta familio. Sed la lukto estis evitita per la prudento kaj saĝo de Jakobo, kiu povis repreni la revenan vojaĝon al kanaano.