Lívia Hajnóczy
- Artikolo
- Diskuto
Lívia Hajnóczy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Keuler Lívia Adrienne |
Naskiĝo | la 25-an de septembro 1913(nun 1913-09-25) en ![]() |
Morto | ? en ? |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Lívia Hajnóczy [hajnOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajnóczy Lívia estis hungara aktoro, anoncisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Keuler Lívia Adrienne.
Lívia Keuler [1] naskiĝis la 25-an de septembro 1913 en Budapeŝto, pri la morto fontoj mankas.
Lívia Hajnóczy lernis aktoradon private de Tibor Hegedűs kaj ŝi faris ekzamenon en 1941. En la sekvaj jaroj ŝi havis membrecon ekzemple en Gaja Teatro (1942–1944), Teatro Kisfaludy (1959-1960), Teatro Madách (1963-1966). Baldaŭ ŝi estis anoncisto de Hungara Radio. Dum la pensiulaj jaroj kelkfoje ŝi havis laborojn tie, kie necesis la perfekta voĉo. Ŝi edziniĝis en 1937.