Unua mencio de la urbo okazis (kun ligo al la samnoma fortreso) en 1379. Ĝia neregule aranĝita strukturo etendiĝas en la valoj de la riveroj Elbo kaj Biela. La preĝejo de Maria, konstruita en la jaroj 1720-1724, estis rekonstruita 1810-1823 post brulo. En la jaro 1848 estis konstruita fervojaviadukto.
En tiu ĉi urbeto 1901 ekfunkciis la unua trolebuso de la mondo, kiu tamen jam post tri jaroj ĉesis veturi. De 1961 ĝis 1990 okazis elminado de urano fare de la soveta-germana firmao "SDAG Wismut".
Königstein havas stacidomon ĉe la fervoja linio Dresdeno-Prago. Pramo veturas al Halbestadt, vilaĝo, kiu estas parto de Königstein. Bad Schandau estas atingebla ankaŭ per ŝipo kaj buso.