En nuna loko de Joinville estis loĝata jam antaŭ pluraj jarmiloj. La urbo mem estis fondita en 1851 fare de germanaj, svisaj kaj norvegaj enmigrintoj. Tamen la loknomo estas franca. La origina nomo antaŭ la urbofondo estis Colônia Dona Francisca. De 1850 ĝis 1888 alvenis 17,000 germanojn. La moderna industrio komenciĝis en 1887.
Joinville situas en tropika zono. En la urbo pluvas jare po 2115 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en januaro. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C, ĝi varias inter 16-25 °C. En aŭgusto la temperaturo proksimiĝas al la frostopunkto.
Joinville havas negravan lokan flughavenon. Ĝi situas 13 km de la urbocentro, internacia flughaveno de Curitiba 110 km. Aŭtovojo kaj fervojo atingas la metropolon.