Gusztáv Morelli
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Gusztáv Morelli | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Morelli Gusztáv |
Naskiĝo | 15-an de februaro 1848 (1848-02-15) en ![]() |
Morto | 21-an de marto 1909 (1909-03-21) (61-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 17/2-2-5 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Gusztáv Morelli [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Morelli Gusztáv estis hungara ksilografisto, ilustristo, altlerneja instruisto.
Gusztáv Morelli [1] naskiĝis la 15-an de februaro 1848 en Pest (urbo), li mortis la 21-an de marto 1909 en Budapeŝto.
Gusztáv Morelli studis en Debrecen kaj en sia naskiĝurbo, poste li havis grafikajn laborojn en instituto de Károly Rusz ĝis 1868. En la sekva jaro li ricevis ŝtatan stipendion kaj li vivis en Parizo, poste en Londono kaj Lejpcigo ĝis 1872, fine li hejmenvenis. Ekde 1873 li instruis en Reĝa Modela Desegna Lernejo, ekde 1883 en Reĝa Industriarta Lernejo. Li longe estis ilustristo de Vasárnapi Újság Li instruis ĝismorte. Li ricevis premiojn.