La pioniro de Esperanto-movado (kaj eĉ la tuta movado) en ĉi tiu urbo estis Jairo Pereira Rezende, kiu venis el la urbo Caratinga kaj starigis negocon kiel fakulo pri juveloj, horloĝoj kaj orovendado. En Caratinga li lernis Esperanton ĉe José Silvano Portes. Ĉar li partoprenis plurajn Esperanto-renkontiĝojn, en diversaj urboj, kies etoso regas ĉiam fratan amikecon, li fariĝis entuziasma amanto de la Internacia Lingvo.
Alveninte al Governador Valadares, Jairo Pereira Resende tuj klopodis arigi adeptojn por la fondiĝo de Esperanto-grupo kaj la plej bona maniero, kiun li trovis por voki la atenton de la personoj estis meti la nomon de sia komerca entrepreno kiel “Relojoaria Esperanto” (Horloĝvendejo Esperanto).
En 1959, kune kun kelkaj samideanoj, li sukcesis la fondiĝon de VEK – Valadares Esperanto-Klubo, kies unua estraro estis: Prezidanto: Sebastião dos Reis Marcelino; Vicprezidanto: Élio José Soares; 1-a Sekretario: Esaú Hosana Vieira; 2-a Sekretario: Cláudio Coelho da Rocha; 1-a Kasisto: José Marciano França Neto; 2-a Kasisto: Adilson Soares. Supera Konsilantaro: Wady Barreto, Jairo Pereira Rezende, Luís Damaceno Reis, Esaú Hosana Vieira kaj Márcio Sérgio Cassiano de Freitas.
La sidejo de la societo estis en “Horloĝejo Esperanto”, Avenuo Minas Gerais, 422, kie ĝi funkciis ĝis 1998.