Gizella Ledofszky
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Gizella Ledofszky | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de majo 1876 (1876-05-05) en Székesfehérvár |
Morto | 25-an de januaro 1963 (1963-01-25) (86-jaraĝa) en Balassagyarmat |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Gizella Ledofszky [ledofski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ledofszky Gizella estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto, primadono.
Gizella Ledofszky[1][2] naskiĝis la 5-an de majo 1876 en Székesfehérvár, ŝi mortis la 25-an de januaro 1963 en Balassagyarmat.
Gizella Ledofszky devenis el juda familio. Ŝi akiris aktoran diplomon en privata lernejo de Szidi Rákosi en 1894. Ŝi komencis sian aktoran karieron en teatra trupo de Ignác Krecsányi en la jaroj 1895 kaj 1896. En la sekvaj jaroj ŝi ludis en Pozono kaj Temeŝvaro. Inter 1898–1901 ŝi estis membro de Teatro Magyar, poste en Népszínház (1902-1909), Teatro Király, Budapeŝta Ŝtata Operejo (1911–1912), fine en pli malgrandaj teatrejoj.