La fonua lingvo (fonue Fon gbè, lingvo (gbé) de la fonua popolo, Fon nu) estas parto de la gbea lingvaro kaj apartenas al la volta-niĝera ero de la niĝerkonga lingvaro. La fongbea lingvo estas parolata precipe en la ŝtato Benino fare de proksimume 1,7 milionoj da parolantoj. Kiel la aliaj lingvoj el la gbea lingvaro temas pri analiza lingvo, kies baza vortordo havas la sinsekvon Subjekto Verbo Objekto. La fonua lingvo estas skribita per la Internacia Fonetika Alfabeto.
De la 18-a ĝis la 23-a de januaro 2015 la NROScio Sen Bariloj (SSB) organizis seminarion por virinoj en Kotonuo, Benino. La enhavo havis tri partojn: enkonduko al la skribado kaj legado de la fonua lingvo, enkonduko al Esperanto, virina kapabligo en gvidaj roloj. Instruis Privas Tchikpe, Mireille Grosjean, Ladislas Tande kaj Christophe Hounto-Ada. Partoprenis 11 junaj virinoj.
De la 23-a ĝis la 27-a de februaro 2015 okazis dua tia staĝo kun la sama enhavo triaksa. Partoprenis 15 junaj virinoj. Subtenis mecenatoj kaj ILEI.
De la 28-a de oktobro 2019 ĝis la dua de novembro 2019 okazis laŭ la sama skemo la sama kurso kun la nomo SEVI 3 organizita de Scio Sen Bariloj. Ĝi akceptis 20 junajn virinojn. En 2020 okazis SEVI 4 kaj SEVI 5.