La Dua Respubliko estas originala registarformo en la historio de Francio, unue pro sia nedaŭreco, sed plie ĉar ĝi estis la lasta reĝimo kiu aperis post revolucio. Krome, tiu reĝimo iniciatis universalan balotrajton kaj abolis sklavecon.
Male de hodiaŭa Kvina Respubliko, ekzistis nur unu sola asembleo (unuĉambrismo): la Nacia Asembleo. Ĝi enhavis 750 deputitojn, kiuj devis esti almenaŭ 35-jaraĝaj. Ili estis balotitaj laŭ la universala, virseksa balotrajto. La Asembleo aprobis la ekvalidigon de la Konstitucio de 1848.
La prezidento de la Respubliko estis balotita por kvarjara mandato laŭ la rekta, universala, virseksa balotrajto. Li estis rebalotitebla kiel prezidento nur kvar jarojn post la fino de sia unua mandato. Li devis esti almenaŭ 30-jaraĝa. Li disponis pri la armeoj, sed neniam rajtis mem komandi ilin. Li ne povis malfondi la Nacian Asembleon. Li nomumis la ministrojn.
Louis-Napoléon Bonaparte estis balotita kiel prezidento la 10-an de decembro samjare, per 74% de la voĉoj; li estis la unua respublika prezidento en la historio de Francio.