Diospiro[2] (Diospyros) estas genro de proksimume 450–500 specioj de falfoliaj kaj ĉiamverdajarboj. La plimulto estas indiĝenaj en la tropikoj, kun nur kelkaj specioj kiuj estas disvastiĝintaj en la mezvarmaj regionoj. Ili estas komune konataj kiel ebono-arboj. La genra nomo estas derivita de la grekaj vortoj διός (dios), signifante "de Zeŭso" kaj πυρός (piros), signifante "fajro" aŭ "greno"[3] kaj origine rilate al kaŭkaza diospiro (D. lotus). En Barato, ĝi estas konata kiel la pasandu-arbo.
La frukto estas riĉa je taninoj kaj tial la plej multaj herbovoruloj evitas ĝin kiam nematura; kiam matura la fruktoj tamen estas fervore manĝitaj de multaj bestoj, kiel ekzemple de la malofta Cephalophus adersi (bovedoj).
Ekonomie signifa plantomalsano kiu infektas multajn diospirajn speciojn (D. hispida, D. kaki, D. lotus, D. texana, D. melanoxylon) kaj verŝajne aliajn, estas la askofungoPseudocercospora kaki, kiu kaŭzas foli-punktan malsanon.
La genro inkludas plurajn plantojn de komerca graveco, aŭ por ilia manĝebla frukto (persimono) aŭ por ilia ligno (ebono). Tiuj ĉi specioj estas komerce dividitaj en du grupojn: la pura nigra ebono (precipe de D. ebenum, sed ankaŭ pluraj aliaj specioj), kaj la striata ebono aŭ kalamandro-ligno (de D. celebica, D. mun kaj aliaj). La plej multaj specioj en la genro produktas malmultaj aŭ neniu el tiu nigra ebon-speca ligno; ilia malmola ligno (ekzemple pri D. virginiana) povas tamen esti uzita sur pli limigita bazo.
Folioj de D. melanoxylon estas uzitaj por ruli sudaziajnbidio-cigaredojn. Pluraj specioj estas uzitaj en herbokuracado, kaj D. leucomelas produktas la multflankan medicinan kunmetaĵon betulinan acidon.
Kvankam abeloj ne ludas ŝlosilan rolon kiel polenantoj, en plantejo diospiro povas esti de iu uzo kiel mieloplanto. D. mollis, loke konata kiel mặc nưa, estas uzita en Vjetnamujo por tinkturfarbi la faman nigran lãnh Mỹ-silkon de Tanĉaŭ-Distrikto.
Tiuj arboj estas bonkonataj en sia indiĝena arealo, kaj sekve multe uzitaj kiel floraj emblemoj. En Indonezio, D. celebica (Makasar-ebono, konata loke kiel eboni) estas provinca arbo de Centra Sulaveso, dum ajan kelikung (D. macrophylla) estas tiu de Okcidenta Nusa-Tengaro. La emblemo de la japanainsulo de Iŝigaki estas la jaejama kokutan (D. ferrea). En Tajujo, D. decandra estas la provinca arbo de la provincoj Ĉantaburi kaj Nakonpatom, dum D. malabarica estas tiu de Angtong-Provinco. La nomo de la taja distrikto Tatako-Distrikto laŭlitere signifas "Distrikton de la diospiro-piero" laŭ fama loka kunveno-punkto.
angleUnited States Department of Agriculture (USDA) (1998): Germplasm Resources Information Network – DiospyrosArkivigite je 2014-10-30 per la retarkivo Wayback Machine. Version of 1998-APR-28. Retrieved 2009-JAN-12.