La cirusstratuso estas tre maldika kaj aspektas kiel blakneca sentrajta tavolo kovranta la ĉielon. Ĝi konsistas el kristaloj de glacio. Ofte ĝi estigas haloon ĉirkaŭ la suno.
Cirusstratusoj troviĝas inter 6 kaj 13 kilometroj super marnivelo.
La fibra cirusstratuso (latinecirrostrātus fibrātus, mallonge Cs fib) montras iom da fibreco, simile al la ciruso, sed la fibroj estas duonsolvitaj aŭ duonkunfanditaj.
La nebuleca cirusstratuso (latinecirrostrātus nebulosus, mallonge Cs neb) estas sentrajta vualo kovranta la tutan ĉielon.
Jen la du variojn de la genro cirusstratuso.
La duobla cirusstratuso (latinecirrostrātus duplicātus, mallonge Cs du) konsistas el pluraj tavoloj.
La ondoforma cirusstratuso (latinecirrostrātus undulātus, mallonge Cs un) montras iom da ondeco.
La cirusstratuso estas unu el la sep originalaj nubgenroj proponitaj de Luke Howard en 1803,[1] kune kun la kumuluso, la stratuso, la ciruso, la ciruskumuluso, kaj du ne plu uzataj genroj (kumulusstratuso, nimbuso). "Cirusstratuso" estas kunmetitaĵo de ciruso kaj stratuso.