Ce que le jour doit à la nuit (filmo)
- Artikolo
- Diskuto
Ce que le jour doit à la nuit | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Ce que le jour doit à la nuit |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 2012 |
Ĝenro | filma dramo |
Reĝisoro(j) | Alexandre Arcady |
Scenaro | Alexandre Arcady • Yasmina Khadra |
Muziko de | Armand Amar |
Rolantoj | Anne Consigny • Anne Parillaud • Fu'ad Aït Aattou • Jean-François Poron • Marine Vacth • Matthias Van Khache • Matthieu Boujenah • Mohamed Fellag • Nicolas Giraud • Nora Arnezeder • Olivier Barthélémy • Vincent Perez • Jacques Frantz • Salim Kechiouche • Stefan Godin |
IMDb | |
Ce que le jour doit à la nuit (Tio kion la tago ŝuldas al la nokto) estas franca romantika drama filmo de 2012 bazita sur la romano samnoma de la alĝera verkisto Yasmina Khadra. Ĝi estis reĝisorita kaj produktorita de Alexandre Arcady, kiu ankaŭ verkis la scenaron kun Blandine Stintzy kaj Daniel Saint-Hamont.[1]
Juna knabo Younès/Jonas devas forlasi kun sia familio la kamparanan vivon por iri al urbo Orano kie la patro devas lasi ilin ĉe sia frato Mohamed, riĉa farmaciisto edzo de katolika Madeleine. Poste tiu nova familio devas translokiĝi al alia urbo, Rio Salado, loĝata ĉefe de hispandevenaj nigrapieduloj. Tie Jonas amikiĝas kaj kreskiĝas kun amikaro. Jam juna studento li amoras kun bela eks-edzino, por scii poste, ke ŝi estas la patrino de lia amatino, kiun li konis knabe, poste perdis kaj poste rerenkontis. Tio okazigas komplikaĵojn ĉe la amikaj kaj amaferaj rilatoj de la amikaro. La komplikaĵoj plie komplikiĝas je la eksplodo de la Alĝeria milito de sendependigo post diversaj montroj de fitraktado al araboj fare de eŭropanoj.