Antikvaĵa Akto (Usono)
- Artikolo
- Diskuto
La Akto por la Konservado de Usonaj Antikvaĵoj (kutime nomata la Antikvaĵa Akto (angle, Antiquities Act) estas usona leĝo aprobita de la usona Kongreso en 1906 kaj subskribita de ŝtatestro Theodore Roosevelt je la 8-a de junio en tiu jaro. Ĝia oficiala nomo estas An Act for the Preservation of American Antiquities, kaj ĝia jura citkodo estas "16 USC 431–433". Ĝi donas al la ŝtatestro aŭtoritatecon por limigi la uzadon de apartaj parceloj de publike posedata tero. La terpecoj tiel apartigitaj ricevas la titolon National Monument (Nacia Monumento); la establado de nacia monumento sub tiu ĉi leĝo estas multe pli rapida kaj facila ol la postuloj por krei nacian parkon; kelkfoje tiaj monumentoj poste fariĝis parkoj.