Abba Gregorius
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Abba Gregorius | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1594 (1594-11-30) en Amhara Province |
Morto | 1-an de januaro 1658 (1658-01-01) (63-jaraĝa) en İskenderun |
Ŝtataneco | Etiopio ![]() |
Okupo | |
Okupo | pastro vortaristo ![]() |
Abba Gregorius (vere: Gorgoryos, geeze: ጎርጎርዮስ ; naskiĝinta inter 1590 kaj 1595 en Mekane Sellase / Regiono Amharo, mortinta akcidente antaŭ İskenderun) estis etiopa pastro de nobela origino kaj kunaŭtoro de leksikonoj por diversaj afrikaj lingvoj.
Li estis amiko kaj helpanto de Hiob Ludolf, kies konatiĝon li estis farinta en Romo. Je la komenco ili devis interkomunikiĝi en la nur diserve uzata geeza lingvo.
Kiam Ludolf eniris en la servojn de duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg) li invitis en 1652 la klerikon etiopan al Gotha en Turingion. Ludolf kaj la duko Ernesto scivoleme estis studintaj librojn pri la Etiopia Imperio por prepari demandoliston por la etiopa fakulo. La duko interesiĝis antaŭ ĉio pri la legenda reginta Pastro Johano, dume Ludolf pli interesiĝis pri la doktrino de la Etiopia Ortodoksa Eklezio.
Tiuokaze Ludolf kaj Abba Gregorius ellaboris leksikonon kaj (la unuan!) gramatikon por la Amhara lingvo; la titoloj de la vortaroj estas Lexicon Aethiopico-Latinum kaj Lexicon Amharico-Latinum. Krome kreitis gramatiko por la geeza lingvo.
Kiam la scienculo pastra estis revojaĝanta hejmen en la jaro 1658-a li pereis pro ŝiprompiĝo en la Iskenderuna golfo. En Gotao memorigis onin prie longtempe la nun malkonstruita Mohren-gastejo.