Tiu ĉi paĝo listigas ĝermajn informojn pri jugoslavaj esperantistoj. Movu mallongajn informojn pri jugoslavaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭ kategorio:jugoslavaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi tie. Ekzistas plia listo de jugoslavaj esperantistoj, en kiu listiĝu la nomoj de jugoslavaj esperantistoj aŭ menciataj ĉi tie aŭ per propra biografia artikolo. Cetere laŭ la stato de feburaro 2016 krome ekzistas plia ĝermolisto de serbaj esperantistoj kaj en kazo de bezono povas senprobleme kreiĝi pliaj ĝermolistoj pri esperantistoj en aliaj ŝtatoj de eksa Jugoslavio. La limo kiu biografia noto eniru en kiun liston, ĉu en la jugoslavan, ĉu en la post-jugoslavan, tiam estas iom flua: en kazo de dubo decidu la mortodato. |
Enhavo: | A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z |
Ivan ANDREJEVIĆ (cirile Иван Андрејевић, ofte en esperantlingvaj tekstoj skribita Andrejeviĉ, naskiĝis en 1913, mortis la 10-an de majo 1998 en Novi Sad) estis kunfondinto kaj plurajn jarojn ekde la fondojaro 1954 sekretario de Vojvodina Esperanto-Ligo kaj ekde ties apero redaktoro de la "bulteno de VEL" (1966-1978). Li instruis diversnivele, verkis kaj tradukis instruajn kaj informajn materialojn.
Vilim BUK estis kroata esperantisto kaj presisto en Slavonski Brod (Kroatio, Jugoslavio). Li estis kunfondinto de La Suda Stelo kaj kuneldonanto de Esperanto-libroj.
Stjepan ČAKLEC respektive ĈAKLEC (naskiĝis en 1901, mortis la 4-an de junio 1977 en Nova Gradiška, Kroatio, Jugoslavio) estis malnova Esperanta aktivulo, kiu inter la du mondmilitoj spertis persekutojn pro Esperanto.
Ivan FLANJAK (naskiĝis en 1951, mortis la 20-an de marto 1982 en Osijek, Kroatio, Jugoslavio) estis unu el la plej valoraj aktivuloj en la junulara Esperanto-movado en sia regiono. Estis ĉefe lia merito, ke dum la lastaj jaroj la loka Esperanto-movado konsiderinde juniĝis.
Ante GROPUZZO (naskiĝis en 1890, mortis la 31-an de januaro 1977 en Rijeko, Kroatio, Jugoslavio) estis multjara aktivulo, precipe en la loka Esperanto-movado, kie li prezidis viglan Esperanto-societon.
Ante Grgurina (naskiĝis 1877, mortis 1957), kuracisto, estis kroata esperantisto, unu el la pioniroj de Esperanto en Jugoslavio.
Verko:
Ĉe Doktoro. Eld. Serbia Esperanto Ligo, Beogrado, 1958.
|
Rudolf Hirczeg estis kroata esperantisto dum la unua duono de 20-a jarcento.
Verko
|
Viktorino LICHTENWALLNER laŭ informo de la Enciklopedio de Esperanto el 1934 estis esperantistino kaj instruistino en Maribor] (Slovenio, Jugoslavio). Ŝi estis la prezidantino de la Esperanto-klubo de Maribor, multe informis en la slovena kaj germana pri Esperanto, kaj vizitis plurajn Universalajn Kongreson de Esperanto. Ŝiaj artikoloj esperantlingve aperis en la revuoj Konkordo, La Suda Stelo ktp.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |
Tonko Mardesic (mortis 1935) estis juguslava esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento. Li estis ĝenerala sekretario de la Jugoslavia Esperanto-Ligo.
Tomislav MITROVIĆ respektive MITROVIĈ (cirile Томислав Митровић, naskiĝis en 1934, mortis la 21-an de decembro 2000) estis aktivulo de la E-socicto en Niš (Jugoslavio), konata pro siaj desegnaĵoj el diversaj Esperantaj gazetoj.
Jovan NEŠIĆ respektive NEŜIĈ (cirile Јован Нешић, naskiĝis en 1924, mortis la 27-an de januaro 1999) estis iama delegito en Niš, motoro de la Esperanto-agado en pluraj urboj de Jugoslavio kaj iniciatinto de Esperanto-ripozejo en Bela Palanka.
Jovan OŠAP respektive OŜAP (cirile Јован Ошап, naskiĝis en 1934; mortis fine de marto 1993) estis jugoslava Esperanto-aktivulo, kiu de pli ol dudek jaroj agadis en Freiburg (Germanio).
Ilija PUHALO (cirile Илија Пухало) estis jugoslava fervoja oficisto kaj esperantisto. Li estis kunfondinto de Internacia Asocio de Esperantistaj Fervojistoj (IAEF), post la Unua Mondmilito redaktoro de la organo „La Fervojisto“, kaj intense nacilingve informis pri Esperanto.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |
Ljubica RAJŠIĆ respektive RAJŜIĈ (cirile Љубица Рајшић, mortis la 21-an de oktobro 1976 en Zemun, Serbio, Jugoslavio) estis jugoslava esperantistino. Dum pluraj jardekoj membro de UEA, patrino en familio, en kiu Esperanto ĉefrolas jam ĉe pluraj generacioj.
Slavko ŠIMUNIĆ respektive ŜIMUNIĈ (naskiĝis en 1937; mortis la 12-an de aprilo 1997 en Zagrebo) estis jugoslava esperantisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj eldonisto. Li kuntradukis en Esperanton Makedonajn popolajn rakontojn kaj kroatigis poemojn de Miĥalski kaj Baghy.
Marijan TAVČAR respektive TAVĈAR (mortis en Skofja Loka, Slovenio, Jugoslavio) estis malnova esperantisto kaj konata verkisto en sia gepatra lingvo (la slovena).
Mladen VRTUNSKI (cirile Младен Вртунски, naskiĝis en 1906; mortis en decembro 1993 en Novi Sad) estis jugoslava esperantisto ekde 1922. Li kunfondis la lokan klubon en Novi Sad kaj organizis kursojn, ankaŭ kiel kaptito dum la dua mondmilito en Nurenbergo (1941). Aperis serblingve du liaj libroj pri travivaĵoj en la koncentrejo Dachau.
Mirko ZLATKOVIĆ respektive ZLATKOVIĈ (cirile Мирко Златовић, naskiĝis en 1941, mortis la 2-an de julio 1998), estis delegito en Lapovo (Serbio, Jugoslavio) kaj UEA-fakdelegito pri handikapuloj.