Řetová

16° 22′ 50″ O / 49.94972 °N, 16.38056 °O / 49.94972; 16.38056 (mapo)

Municipo Řetová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km sude de la urbo Ústí nad Orlicí apud la ŝoseo inter Přívrat kaj Řetůvka. Vivas ĉi tie 707 loĝantoj (2024).Oficialaj partoj de la komunumo en Řetová ne ekzistas. Neoficialaj estas domaroj Na Mandlu, Na Bahnech kaj Pustina.

Řetová
municipo
Municipo Řetová el belvedero Andrlův chlum
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Řetová
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipoÚstí nad Orlicí
Historia regionoBohemio
MontaroSvitava montetaro
SituoŘetová
 - alteco405 m s. m.
 - koordinatoj49° 56′ 59″ N 16° 22′ 50″ O / 49.94972 °N, 16.38056 °O / 49.94972; 16.38056 (mapo)
Katastro8,48 km² (848 ha) Řetová
Loĝantaro707 (2024)
Denseco83,37 loĝ./km²
Unua skribmencio1292
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo561 41
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0534
NUTS 5CZ0534 580872
Katastraj teritorioj1
Partoj de municipo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Řetová
Retpaĝo: www.retova.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Dlouhá Třebová, Přívrat, Řetůvka kaj Ústí nad Orlicí.

Historio

La unua skriba atestaĵo pri ekesto de Řetová estas en akto de la reĝo Venceslao la 2-a pri fondo de monaĥejo en Zbraslav, per kiu li donacis al la klostro grandan nombron de orientbohemiaj bienoj kaj ankaŭ la sinjorejon Lanšperk al kiu tiam Řetová apartenis.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 220
18801 206
18901 189
19001 129
19101 170
19211 084
JaroLoĝantoj
19301 035
1950851
1961836
1970761
1980734
1991637
JaroLoĝantoj
2001624
2011678
2014693
2016677
2017692
2018682
JaroLoĝantoj
2019698
2020702
2021649
2022695
2023720
2024707

Turismo

En suda flanko de la vilaĝo apartenas al Řetová vasta ripoza areo Mandl kun pli ol cent kabanoj, restoracio, natura banejo kaj signitaj turismaj padoj. En oriento, proksime de la vilaĝo estas plua ripoza centro Presy kun restoracio kaj tri fiŝlagoj. Norde troviĝas arbarriĉa montodorso finita per monteto nomata "Andrlův chlum" kun altitudo 559,5 m, turisma kabano kun belvideja turo 50 m alta kaj galerio en alto 34,6 m.

Pluaj fotoj

Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.