Vulcan (Hunedoara)

urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Zsilyvajdejvulkány)

Vulcan [vulkan] (hungare: Zsilyvajdejvulkány [ĵijvajdejvulkanj], germane: Wolkersdorf[1]) estas urbo en Rumanio laŭ la rivero Okcidenta Jiu ĉe la norda piedo de Vulcan-montaro sudokcidente de Petroșani. Administre apartenas al ĝi Dealu Babii kaj Jiu-Paroșeni.

Vulcan
Urbo (municipo)
municipo de Rumanio
Lando Rumanio
Distrikto distrikto Hunedoara
AlinomeZsilyvajdejvulkány (hungare), Wolkersdorf (germane)
Iama hungara departementoHunyad
Situo, 23° 18′ O (mapo)45.37861111111123.29472222222245° 23′ N, 23° 18′ O (mapo)
Vulcan (Hunedoara) (Rumanio)
Vulcan (Hunedoara) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro602 m
Poŝtkodo336200
Loĝantaro24,160 (en 2011; 28.478 en 2009)
Kodo laŭ SIRUTA87175
vdr

En 2003 Vulcan ricevis la rangon de municipo, do de aparte granda urbo.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 7184 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 32371 (rumanoj, 9 % da hungaroj).

Historio

Ĝia unua mencio skriba estas el 1462. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye.

Jiu-Coroiești estis aligita al ĝi.

Fonto

Renomaj personoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj