Zosteropedoj

(Alidirektita el Zosteropsedoj)

La Zosteropedoj (Zosteropidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zosteropedoj

Zosterops palpebrosus

Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birda klaso Aves
Ordo:Paseroformaj Passeriformes
Familio:Zosteropedoj Zosteropidae
Genro:Cleptornis

Heleia
Hypocryptadius
Lophozosterops
Madanga
Megazosterops
Oculocincta
Rukia
Speirops
Tephrozosterops
Woodfordia
Zosterops
Apalopteron

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Zosteropedoj troviĝas en Indonezio, Novzelando, Japanio, Afriko kaj sur la insuloj en la Pacifiko. Ili loĝas en ĝardenoj kaj arbaraj regionoj.

Karakterizaj pri la malgrandaj birdoj, kiuj atingas korpolongon de 10 ĝis 15 centimetroj, estas la blankaj plumoj ĉirkaŭ la okuloj. La birdoj disponas je rondigitaj flugiloj, mallongaj kruroj kaj mallonga, pinta beko. La plej multaj specioj havas olivoverdan ĝis grize brunan plumaron dorsoflanke, kaj flavan, blankan kaj grizan ventre. Iuj el la specioj estas pli malforte koloraj kaj pli grandaj. Je la koloro de la plumaro la seksoj estas similaj.

La kantoj de la maskloj estas specifaj kaj distingas sin dum la kovotempo de tiu de la inoj.

La birdoj nutras sin per insektoj, nektaro, beroj kaj fruktoj. Per sia fenigita lango ili suĉas la nektaron el la floroj. Por tio ili metas sian bekon profunden en la floron aŭ boras en la florkalikon de ekstere.

La nestojn ili konstruas sur branĉoforkoj au en arbustoj. Ili metas du ĝis kvin ovojn en la neston.

genroj kaj specioj (elektaĵo)

  • Klorokaro (Chlorocharis)
    • Nigraringa klorokaro (Chlorocharis emiliae) [1]
  • Kleptorno Cleptornis
    • Aŭra kleptorno (Cleptornis marchei)
  • Helejo Heleia
    • Makulbrusta helejo (Heleia muelleri)
  • Hipokriptadio Hypocryptadius
    • Cinamo-hipokriptadio (Hypocryptadius cinnamomeus)
  • Lofozosteropso (Lophozosterops)
    • Lophozosterops pinaiae
  • Madango (Madanga)
    • Oranĝogorĝa madango (Madanga ruficollis)
  • Megazosteropso Megazosterops
    • Bronza megazosteropso (Megazosterops palauensis)
  • Okulocinkto Oculocincta
    • Nana okulocinkto (Oculocincta squamifrons) [2]
  • Rukio Rukia
    • Longabeka rukio (Rukia longirostra)
    • Rukia ruki
  • Spejropso Speirops
    • Bruna spejropso (Speirops brunneus) [3]
    • Arĝentspejropso (Speirops leucophoeus)
    • Monto-kameruna spejropso (Speirops melanocephalus) [4]
  • Tefrozosteropso Tephrozosterops
    • Tephrozosterops stalkeri
  • Vudfordio Woodfordia
    • Woodfordia superciliosa
  • Zosteropo Zosterops [5]
    • Zosterops palpebrosa
    • Zosterops atricapillus [6]
    • Grizadorsa zosteropo (Zosterops lateralis)
    • Japana zosteropo (Zosterops japonica)
    • Kaba zosteropo (Zosterops pallida capensis)
    • Ruĝaflanka zosteropo (Zosterops erythropleura)
    • Maŭricia zosteropo (Zosterops chloronothos) [7]
    • Maskarena zosteropo (Zosterops borbonicus) [8]
    • Zosterops modestus
    • Blankabrusta zosteropo (Zosterops albogularis)
    • Zosterops strenua formortinta
    • Arĝentokululo (Zosterops lateralis)
    • Samoa zosteropo (Zosterops samoensis)

Referencoj