Zoltán Popovits

Zoltán Popovits [popoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Popovits Zoltán estas hungara-usona-finna skulptisto, juvelisto, ceramikisto, titulara doktoro de Arta Universitato Moholy-Nagy (2007).

Zoltán Popovits
Persona informo
NaskonomoPopovits Zoltán
Naskiĝo17-an de marto 1940 (1940-03-17) (84-jaraĝa)
en Eger
ŜtatanecoFinnlando
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Zoltán Popovits
Familio
Edz(in)oÉva Hibay Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okuposkulptisto
dizajnisto de juveloj
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejohttp://www.lapponia.com/en_en/zoltan-popovits
vdr
Migrado fare de Zoltán Popovits el granito

Zoltán Popovits [1] naskiĝis la 17-an de marto 1940 en Eger.

Biografio

La familio Popovits forlasis la landon en 1944 por ne renkotiĝi kun la Ruĝa Armeo al la nazia Germanio. Post 4 jaroj ili vivis en Aŭstralio 5 jarojn, poste en Usono. Zoltán Popovits studis aeronaŭtikon kaj arkitekturon en Universitato de Kolorado (1959-1963), poste skulptadon inter 1963-1965 en instituto de Kansasurbo (Misurio). Li estis sendita kun stipendio al la Finna Akademio de Artoj en 1965. Popovits restis plu en Suomio. Inter 1969-1971 li planadis porcelanojn, ekde 1975 juvelojn. Liaj planitaj juveloj havis mondfamon. Li faris plurajn publikajn skulptaĵojn en Helsinko, li estis konata finna skulptisto. En la 1990-aj jaroj li instruis kelkfoje en universitato aŭ altlernejo en Helsinko. En 1990 li rericevis la hungaran ŝtatanecon kaj ofte revizitis Hungarion. Ekde 1995 li vivas jam en Szarvaskő, ekde 2013 en Eger. Li ricevis kelkajn nehungarajn ekspoziciajn premiojn, en 2013 hungaran ŝtatan premion. Lia edzino estas Éva Hibay.

Elektitaj solaj ekspozicioj

  • Denver (1965)
  • Helsinko (1966, 1980, 1988, 1992)
  • Tampere (1989)
  • Eger (1994, 1999)
  • Budapeŝto (1999)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj

Elektitaj skulptaĵoj

Elektitaj ceramikaĵoj

Fontoj

Referencoj