Zog la 1-a

Zog la 1-a ankaŭ Ahmet ZoguAhmed Zogu (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895 en la Burgajet-kastelo, Albanio, mortis la 9-an de aprilo 1961 en Suresnes, Francio) estis en la jaroj 1922 - 1924 albana prezidanto de registaro, poste en la jaroj 1925 - 1928 prezidento kaj fine ekde la jaro 1928 ĝis fino de okupacio de la lando fare de Italio en aprilo de 1939 reĝo. En la 30-aj jaroj li orientiĝis al senpera kunlaborado kun Italio. Ekde la jaro 1939 li vivis kiel ekzila reĝo en Unuiĝinta Reĝlando.

Zog la 1-a
prezidento de Albanio kaj reĝo de la Albanoj
Persona informo
Ahmet Zogu
Naskiĝo8-an de oktobro 1895 (1895-10-08)
en Burgajet,  Otomana Imperio
Morto9-an de aprilo 1961 (1961-04-09) (65-jaraĝa)
en Suresnes,  Francio
Mortis perMalsano Redakti la valoron en Wikidata vd
TomboPariza tombejo de Thiais Redakti la valoron en Wikidata vd
Religiosunaismoislamo vd
Lingvojalbana vd
ŜtatanecoOtomana Imperio
Albana Respubliko
Albana Reĝlando
Albana Princlando
Sendependa Albanio
Albanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma materGalatasaray High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partiosenpartia Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Zog la 1-a
Familio
DinastioHouse of Zogu vd
PatroXhemal Pasha Zogu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
PatrinoSadije Toptani (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
GefratojXhelal Bey Zogu (en) Traduki kaj Princess Senije Zogu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oreĝino Géraldine de Albanio (1938–) Redakti la valoron en Wikidata vd
AmkunuloTania Visirova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojLeka Zogu
 ( reĝino Géraldine de Albanio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupopolitikisto
monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva enTirano vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li apogis dum la Unua Mondmilito Aŭstrion, post la milito iĝis gvidanto de la reformisma Popola Partio. Li estis ekde junio ĝis decembro de 1924 en ekzilo, kiam li hejmenvenis per jugoslava helpo.

Dum lia regado, la lando havis internan trankvilon - danke al monsumoj el Italio, kiuj fakte pli kaj pli dependigis Albanion al Italio. Li subskribis la Tirana-pakto-jn en 1926 kaj 1927. Albanio iĝis itala saltopunkto sur la balkano, la lando iĝis fakte protektorato de Italio, la 7-an de aprilo 1939. Ekde tiam la reĝo iĝis Viktoro Emanuelo la 3-a, Zogu devis ekziliri.

Li oficiale abdikis pri la trono la 2-an de januaro 1946.

Lia edzino estis la hungara grafino Géraldine Apponyi. Lia filo estis Leka Zogu.

Rilataj temoj