Záncara
- Artikolo
- Diskuto
Iloj
Ĝenerale
Presi/elporti
En aliaj projektoj
Záncara | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 168 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Hispanio |
Regionoj | Provinco Reĝurbo |
La rivero Záncara estas rivero de la centra parto de Hispanio, unu de la ĉefaj alfluantoj de la rivero Gvadiano.
Dekomence la rivero fluas laŭ direkto N-S el Altos de Cabrejas, okcidente de la Provinco Kvenko, ĝis la ĉirkaŭoj de Las Pedroñeras. El tie abrupte turniĝas okcidenten kaj eniras en ebenaĵo de humidejo de okcidenta Manĉo (nome humidejo 23). Tie kaj ĉe Tablas de Daimiel, ricevas foje maldekstre akvojn de la Kanalo Guadiana, el akvorezervejo de Peñarroya. Poste enfluas en la rivero Cigüela (sed estas fakuloj kiuj mencias inverse ke estas Cigüela la alfluanto de Záncara),[1] maldekstre, tre proksime de la iama humidejo Ojos del Guadiana (Gvadianaj okuloj, nune sekaj).