Yosef Ahimeir

Yosef "Yossi" AHIMEIR (en hebrea: יוסף "יוסי" אחימאיר‎, 19a de Majo 1943) estas israela ĵurnalisto kaj iama politikisto, redaktoro de la hebrelingva ideologia gazeto - "Ha-Umma". Ekde Aprilo 2005 li estas ankaŭ la ĝenerala direktoro de la Instituto Jabotinsky de Israelo. Nuntempe, Ahimeir estas membro de la direktoraro de Yad Vashem kaj de la Internacia Stabanaro de Guberniestroj de la Universitato Ariel de Samario.

Yosef Ahimeir
Persona informo
Naskiĝo19-an de majo 1943 (1943-05-19) (81-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvojanglahebrea
ŜtatanecoIsraelo Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato je Tel-Avivo
Ohel Shem (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupoĵurnalisto
verkisto
politikisto
gazetoredaktisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li estis politikisto de la dekstra partio Likud. En 1984 li iĝis helpanto de la ĉefministro Jicĥak Ŝamir. En 1988 li estis nomumita Direktoro de la oficejo de la ĉefministro, postenon kiun li tenis ĝis Ŝamir perdis la balotadon de 1992.