Yahne Le Toumelin
Yahne LE TOUMELIN [eo: Jan Le Tumelino], (naskiĝis la 27-an de julio 1923 en Parizo - 8-an de majo 2023), estis franca pentrartisto asociita de la fino de la 50-aj jaroj al la superrealismo kaj poste al la abstraktismo.
Yahne Le Toumelin | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Yahne Marie Solange Le Toumelin | |
Naskiĝo | 27-a de julio 1923 en Parizo | |
Morto | 8-an de majo 2023 en Tursac | |
Religio | budhismo vd | |
Nacieco | Francio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Alma mater | Académie de la Grande Chaumière vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Jacques-Yves Le Toumelin (en) vd | |
Edz(in)o | Jean-François Revel vd | |
Infanoj | Ève Ricard, Matthieu Ricard vd | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo bikŝuino vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Sukcesis kiel | Pentrartisto | |
Artista celigo | superrealismo, abstraktismo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
Yahne Le Toumelin naskiĝis en Parizo sed kreskis en Le Croisic (Atlantika Luaro) kun sia frato Jacques-Yves. Ŝi 10-jaraĝe iniciĝis pri desegnado kaj verkis siajn unuajn oleo-pentraĵoj.
De 1940 ĝis 1943 ŝi studis en la pariza arta lernejo Académie de la Grande Chaumière kaj poste aniĝis la atelieron de André Lhote, kie ŝi renkontis la fotartiston Henri Cartier-Bresson[1]. En 1945 ŝi geedziĝis kun Jean-François Revel (tiame nomiĝanta Jean-François Ricard). Ili havis du infanojn: Matthieu (naskiĝinta en 1946) kaj Ève (naskiĝinta en 1948). En 1947, ŝi ĉeestis la filmon de Jacques Baratier Le désordre à vingt ans, flanke de famuloj kiel Jean-Paul Sartre, Simone de Beauvoir, Boris Vian, Orson Welles, Jean Cocteau, Claude Nougaro, Raymond Queneau kaj Juliette Gréco[2]. La paro translokiĝis samjare al Tlemecen[3] (Alĝerio) kie Jean-François estis nomumita instruisto, poste al Meksikurbo kie li estis nomumita instruisto ĉe la Franca Instituto pri Latinameriko. Ŝi tie amikiĝis kun la anglo-devena meksika romanisto kaj pentrartisto Leonora Carrington. La paro disiĝis en 1952.
Yahne Le Toumelin pludaŭrigis sian pentrartan karieron, interalie ĉe la galierioj de André Breton kaj René Drouin[4].
En 1967, ŝi foriris al Barato, konvertiĝis al la Tibeta budhismo kaj votis dank'al Rangjung Rigpe Dorje. Hejmiĝinta en Darjeeling, ŝi ĉesis pentri inter 1969 kaj 1975. En 1985, ŝi ekloĝiĝis en la budhisma centro de Dhagpo Kagju Ling (Dordogne), kie ŝi plenumis spiritan retiriĝon[5] longa je tri jaroj, tri monatoj kaj tri tagoj, denove sen pentri.
Ŝi de tiam vivas kaj pentras en Dordogne.
Verkaro
El superrealismo ĝis lirika abstrakteco, Yahne Le Toumelin tuŝis multajn artajn frakciojn.
Arthaloj kaj ekspozicioj:
- De 1957 ĝis 1959 - Arthalo Comparaisons, Muzeo de Moderna Arto de Parizo
- 1958 - Arthalo Grands et Jeunes d’aujourd’hui, Granda Palaco (Parizo)
- 1961 - Ekspozicio Essai pour la peinture de demain, René Drouin kaj Illiena Sonnabend
- De 1962 ĝis 1964 - Arthalo de majo , Muzeo de Moderna Arto de Parizo
- De 1961 ĝis 1967 - Arthalo Des Surindépendants , Muzeo de Moderna Arto de Parizo
- 1966 - Rencontres d'Octobre, Belarta muzeo de Nanto
- De 1966 ĝis 1969 - Arthalo D'Art Sacré, Muzeo de Moderna Arto de Parizo
- 1967 - Arthalo de francaj artistoj, Muzeo de Moderna Arto de Parizo
- 1979 - FINA, Granda Palaco de Parizo
- 1980 - Retrospectivo Yahne Le Toumelin (1939-1979), Kulturdomo de Rennes
- 1996 - Ekspozicio - Hommage à la Visitation, Kulturdomo de Périgueux
- 1999 - Ekspozicio - Linden-muzeo, Stuttgart
- 2016 - Retrospectivo Yahne Le Toumelin, Espace Mabry, Bordozo
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo: http://yahneletoumelin.fr/