Xfce

Xfce (prononciĝas anglalingve: eks-ef-si-i[1]) estas grafika uzulinterfaco por diversaj Uniksecaj operaciumoj, kiel Unikso, Linukso, Solaris kaj BSD. Ĝia tuta agordaro ŝanĝeblas per muso kaj tial la agordaj dosieroj estas "kaŝitaj" por kutimaj uzantoj. "Ĝi estis kreita por esti produktiva, ĝi lanĉas aplikaĵojn rapide kaj konservas risurcojn de la sistemo." (Olivier Fourdan, ĉefverkinto)

Xfce

Xfce 4.4 montrante Agordestrilon kaj miksitajn efektojn (ombrojn malantaŭ fenestroj kaj duontravideblan panelon)
ProgramistoSkipo de programistoj
Lasta stabila versio4.10
(28-a de aprilo 2012)
OperaciumoLinukso, BSD, Unikso
ProgramlingvoC
Programtipografika uzulinterfaco, grafika kodaro
PermesiloGPL, LGPL, BSDL (libera programaro)
Retejowww.xfce.org
vdr

La nomo "Xfce" (XForms Common Environment) devenas de la unua uzo de XForms. La kodo estis tute skribita denove sen XForms, la nomo ne ŝanĝiĝis sed ekde tiu momento ĝi skribiĝas "Xfce", sen majusklo por la litero 'F'.

Xfce estas bazita sur la GTK+ 2.x ilaro (kiel GNOME). Ĝi uzas la Xfwm fenestrilon. Xfce similas la komercan fenestrilon CDE, sed malsimiliĝas pli kaj pli laŭ ĉiuj novaj versioj.

Esperantigo

E-a Xfce 4.4.2 en tiam testata Debian GNU/Linux lenny/sid

Esperantigo antaŭeniras.La 17-an de oktobro 2006, XFCE estis duontradukita esperanten.Komence de la jaro 2007, ĝi estas tradukita je 90%.Ĝi iam estis tradukita de Jarbas Araujo Jr., Antono Vasiljev kaj Sylvain Vedrenne. Vidu la ligilojn plej sube.

Xfce distribuaroj

Xfce ne estas tiom kutima en Linuksaj distribuoj kiel KDE kaj GNOME. Malmultaj distribuoj enhavas Xfce-on kiel la implicitan grafikan uzulinterfacon, tamen multaj entenas ĝin kiel elekteblan komponanton.

Jen kelkaj distribuoj kiuj entenas Xfce-on kiel ĉefan grafikan uzulinterfacon:

  • Xfld (Xfce live demo)
  • Archie
  • Belenix
  • College Linux
  • Debian (alternativa KD n-ro 1, kun Xfce kaj LXDE)
  • Dreamlinux
  • Fedora Core antaŭ versio 4 (Stentz); nun parto de Fedora Extras
  • FreeSBIE (FreeBSD LiveCd)
  • Gentoo
  • Kate OS
  • Linux Lite
  • Morphix (LightGUI version)
  • Slackware
  • Slax (Popcorn Edition)
  • Vector Linux
  • Knoppix
  • Xubuntu (implicita uzulinterfaco)
  • Zenwalk

Notoj

Eksteraj ligiloj