Winnetou

Winnetou estas rolulo, fikcia estro de Apaĉoj, en romanoj de Karl May.

Winnetou
literatura rolulo • fikcia homo
Kreita deKarl May
Rolita dePierre Brice, Gojko Mitić, Erol Sander
Informoj
Seksovira
Okupogentestro
PatroQ12281815
GefratojNŝo-ĉiOld Shatterhand
vdr
Vinnetu
OrigineWinnetou
Vinnetu
Kovrilo de la libro
literatura rolulo • fikcia homo
Aŭtoroj
AŭtoroKarl May
Lingvoj
Origina lingvogermana
Eldonado
vdr

La libra prezento unue priskribas lin kiel grandan sovaĝulon kun multaj cikatroj kaj homaj skalpoj. Poste laŭvorte fariĝas el li "ruĝa ĝentilulo" kaj ankaŭ en filma aspekto Winnetou estas simbolo de honesteco, prudenteco kaj bono.

Lia patro estas Inĉu-ĉuna kaj lia fratino Nŝo-ĉi. Ambaŭ mortas en la libro Winnetou (filmo Winnetou I), kiam embuske atakas ilin Frederick Santer. La fama arĝentornamita pafilo de Winnetou unue apartenis al lia patro, li heredis ĝin kun sia tranĉilo. Kun Old Shatterhand li rajdas ĉevalojn, kiujn li edukis. La ĉevalo de Winnetou estas Ildĵi kaj lia blankula amiko (Old Shatterhand) havas ĉevalon Hatatitlon.

En filmoj pri Winnetou rolis lin aktoro Pierre Brice.