William John Swainson

William John SWAINSON (8an de oktobro 17896an de decembro 1855), estis angla ornitologo, malakologiisto, konkologo, entomologo kaj artisto.

William John Swainson
Persona informo
William John Swainson
Naskiĝo8-an de oktobro 1789 (1789-10-08)
en Londono
Morto6-an de decembro 1855 (1855-12-06) (66-jaraĝa)
en Hutt Valley
TomboSt. James Churchyard (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Reĝlando de Granda Britio (–1801) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
GefratojCharles Litchfield Swainson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)oMary Swainson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
InfanojMary Frederica Marshall (en) Traduki, George Frederick Swainson (en) Traduki, Edwin Newcombe Swainson (en) Traduki, Edith Halcombe (en) Traduki, Lucelle Frances Beetham (en) Traduki, Henry Gabriel Swainson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupozoologo
malakologo
ilustristo
botanikisto
entomologo
ornitologo
iĥtiologo
natursciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
LaborkampoOrnitologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Li kreskis en familio de scienculoj. Unue studis iktiologion ĉe Sicilio, Italio, sed devis reveni en Anglion pro malsanaj necesoj. En 1816 li akompanis la esploriston Henry Koster al Brazilo. Li revenis al Anglio en 1818 kun kolekto de ĉirkaŭ 20,000 insektoj, 1,200 specioj de plantoj, pentraĵoj de 120 specioj de fiŝoj kaj ĉirkaŭ 760 birdohaŭtaĵoj.

Li estis akademiano en Anglio, edziĝis dufoje kaj en 1841 elmigris al Novzelando kie li havis problemojn kun indiĝenaj Maorioj kaj pluis siajn studojn kaj poste en Aŭstralio kie li klasigis eŭkaliptojn.

Verkoj pri natura historio

Kolora lithografio de Moluka alistero produktita de Swainson en sia unua volumo de Zoological Illustrations

Swainson estis foje tre kritika de la verkoj de aliaj, kaj aliaj siavice iĝis tre kritikaj pri li.

Krom pri la komuna kaj scienca nomoj de multaj specioj, li famiĝis pro la kvalito de laij ilustraĵoj.

Komunaj aŭ sciencaj nomoj de specioj laŭ William Swainson

Multaj birdoj havas komunan aŭ sciencan nomon laŭ Swainson, kelkaj el kiuj estis nomataj de famaj naturalistoj de la periodo. Multaj specioj aŭ subspecioj pluhavas lian nomon, dum multaj el tiuj specioj estis poste ŝanĝitaj al aliaj nomoj.

Bildaro

Parta bibliografio de William Swainson

Many of these works were reprinted, or present in serial publication.

Referencoj

Plia legado

  • Ĉe The American Malacological Society under their review : 2,400 Years of Malacology (3rd edition) http://www.malacological.org/pdfs/2400years06/Biblio-Bio-p-s.pdf Arkivigite je 2006-10-19 per la retarkivo Wayback Machine
  • Calhoun, J. (2007). John Abbot's butterfly drawings for William Swainson, including general comments about Abbot's artistic methods and written observations. Journal of the Lepidopterists' Society. 61:1-20.
  • Natusch, S. & G. Swainson. (1987). William Swainson, F.R.S., F.L.S. &c: anatomy of a nineteenth-century naturalist. S. Natusch, Wellington, New Zealand. 184pp.