Wanda Szmielew

Wanda Szmielew, fraŭline Montlak (naskiĝis la 5-an de aprilo 1918, mortis la 27-an de aŭgusto 1976 en Varsovio) – pola matematika logikistino.

Wanda Szmielew
Persona informo
NaskonomoWanda Montlak
Naskiĝo5-an de aprilo 1918 (1918-04-05)
en Varsovio
Morto27-an de aŭgusto 1976 (1976-08-27) (58-jaraĝa)
en Varsovio
MortokialoKancero Redakti la valoron en Wikidata
TomboParrish cemetery of Kołbiel (en) Traduki, E2, Z1, 4 52° 03′ 36″ Nordo 21° 29′ 08″ Oriento / 52.060109 °N, 21.485577 °O / 52.060109; 21.485577 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvojpola
ŜtatanecoPollando Redakti la valoron en Wikidata
Alma materUniversitato de Varsovio (1945–1947)
Universitato de Varsovio (1935–1939)
Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)oBorys Szmielew (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupomatematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

Ŝi estis studentino de Alfred Tarski. Okupiĝis pri predikata logiko, komutaj grupoj, decidoproblemo. Profesorino de Universitato de Varsovio.

En 1962 gajnis konkurson de Pola Matematika Societo je la nomo al Banach, Janiszewski, Mazurkiewicz, Sierpiński, Ważewski kaj Zaremba ricevante premion je la nomo al Stefan Mazurkiewicz.

Entombigita en paroĥeja tombejo en Kołbiel (distrikto Otwocki).

Sciencaj atingoj

  • Karol Borsuk, Wanda Szmielew, Foundations of geometry: Euclidean and Bolyai-Lobachevskian geometry; projective geometry. Amsterdam; Nov-Jorko: North-Holland Publishing Co.; Interscience Publishers, Inc., 1960, p. xiv+444.
  • Karol Borsuk, Wanda Szmielew, Podstawy geometrii (Fundamentoj de geometrio), PWN Varsovio 1975, p. 241.
  • Wanda Szmielew: From affine to Euclidean geometry : an axiomatic approach (De afina geometrio al Eŭklida geometrio. Konsideroj pri aksiomaro), „Biblioteka Matematyczna” volumo 55, p. 172, 1981, ISSN 83-01-01374-5.
  • Wanda Szmielew, Elementary properties of abelian groups (Fundamentaj ecoj de komutaj grupoj), „Fundamenta Mathematica”. 41, p. 203-271, 1955.
  • Wanda Szmielew, On n-ary equivalence relations and their application to geometry.

Bibliografio

  • Zofia Pawlikowska-Brożek, Wanda Szmielew, en: Słownik biograficzny matematyków polskich (Biografia vortaro de polaj matematikistoj) (redakto de Stanisław Domoradzki, Zofia Pawlikowska-Brożek, Danuta Węglowska), Tarnobrzeg 2003, p. 238–239