Vyšehněvice

15° 34′ 55″ O / 50.09778 °N, 15.58194 °O / 50.09778; 15.58194 (mapo)

Municipo Vyšehněvice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, 12 km sudoriente de urbo Chlumec nad Cidlinou, 9 km nordokcidente de urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 259 loĝantoj (2024).

Vyšehněvice
municipo
Oficiala nomo: Vyšehněvice
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Pardubice
Administra municipoPřelouč
Historia regionoBohemio
SituoVyšehněvice
 - alteco257 m s. m.
 - koordinatoj50° 05′ 52″ N 15° 34′ 55″ O / 50.09778 °N, 15.58194 °O / 50.09778; 15.58194 (mapo)
Areo4,17 km² (417 ha)
Loĝantaro259 (2024)
Denseco62,11 loĝ./km²
Unua skribmencio1342
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo533 41
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0532
NUTS 5CZ0532 576018
Katastraj teritorioj1
Partoj de vilaĝo1
Bazaj setlejunuoj1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vyšehněvice
Retpaĝo: www.vysehnevice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio

La vilaĝo Vyšehněvice estis unue rememorata en la jaro 1342. La unua mencio pri fortikaĵeto estas el la jaro 1403, kiam fratoj el Vyšehněvice fondis kapelanejon Vyšehněvice ĉe la preĝejo en Rohovládova Bělá. Jindřich Střela el Rokyce vendis en la jaro 1538 la vilaĝon, korton kaj fortikaĵeton al Jan el Pernštejn kiu alligis ilin al la sinjorejo de Pardubice.

Tuta katastra areo de Vyšehněvice estas 418 ha, el ĝi 85% okupas plugkampoj.

Memorindaĵoj

  • Monumento al la falintoj en la unua mondmilito
  • Ŝtona kruco kaj kampanileto en centro de la vilaĝo
  • Estinta fortikaĵejo, nun n-ro 4
  • Alkoholfarejo el la jaro 1904 kun origina instalaĵo

Literaturo

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj