Vrbatův Kostelec

municipo en la distrikto Chrudim‎ de Ĉeĥio
15° 56′ 28″ O / 49.85389 °N, 15.94111 °O / 49.85389; 15.94111 (mapo)

Municipo Vrbatův Kostelec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de rivereto Žejbro, 4 km okcidente de urbo Skuteč kaj 11 km oriente de urbo Nasavrky, ĉe ŝoseo n-ro 337 inter Nasavrky kaj Skuteč. Vivas ĉi tie 370 loĝantoj (2024).

Vrbatův Kostelec
municipo
Vrbatův Kostelec el ŝoseo el domaro Hlína
Oficiala nomo: Vrbatův Kostelec
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Chrudim
Administra municipoSkuteč
Historia regionoBohemio
RiveroŽejbro
SituoVrbatův Kostelec
 - alteco408 m s. m.
 - koordinatoj49° 51′ 14″ N 15° 56′ 28″ O / 49.85389 °N, 15.94111 °O / 49.85389; 15.94111 (mapo)
Areo5,44 km² (544 ha)
Loĝantaro370 (2024)
Denseco68,01 loĝ./km²
Unua skribmencio1073
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo538 51 ĝis 539 73
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0531
NUTS 5CZ0531 572535
Katastraj teritorioj2
Partoj de vilaĝo4
Bazaj setlejunuoj4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vrbatův Kostelec
Retpaĝo: www.vrbatuvkostelec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝpartoj

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Vrbatův Kostelec
  • Cejřov
  • Habroveč
  • Louka

Historio

Vilaĝo Vrbatův Kostelec apartenis al monaĥejo Podlažice. La unua skriba mencio pri ĝi estas verŝajne el la jaro 1073 kaj la preĝejo estas menciita jam en la jaro 1186.En pasinteco oni provadis en ĉirkaŭaĵo mini kretacean karbon.

Vidindaĵoj

Naturaĵoj

Sude de Vrbatův Kostelec, direkte al Kvasín ni povas vidi tiel nomatajn kriptojn, disigitajn ŝtonegojn, karakterizaj por regiono de Skuteč.

Proksime de fervoja linio el Chrudim al Hlinsko troviĝas malprofunda groto "Partyzánka", en kiu dum la dua mondmilito kaŝadis sin partizanoj. En deklivo de monto Kostelecká hůra estis ankoraŭ du grotoj, Drábka kaj Čertova, sed tiuj jam neniiĝis.

Preĝejo

Preĝejo de Sankta Gallus estas ununava, kun kvinlatere fermita gotika presbiterejo konstruita ĉirkaŭ la jaro 1300, kun sakristio flanke de ĝi kaj turo en la okcidenta frontono. La presbiterejo estas radiece volbita, triumfa arko estas milde pinta, neprofilita, sur ambaŭ flankoj milde hakita. En la navo estas plata plafono sur fabiono. Ankaŭ sakristio estas platplafona, la subturejo estas kreste volbita. Sur ĉefaltaro estas bildo de F. Müller el la jaroj 1899, bildoj de Krucumado kaj de Sankta Francisko Ksaviero estas el tempo post la jaro 1700. En preĝeja ekipaĵo estas renesanca ŝtona aspergujo kaj gotika kaliko el la 15-a jarcento, verŝajne donaco de ministoj el Včelákov.En legendo oni asertas, ke en ĉirkaŭaĵo de Vrbatův Kostelec estas enfositaj diservaj iloj el monaĥejo de Podlažice.

Kapelo en Habroveč

Kapelo de Sankta Maria devenas el la jaroj 1800 - 1820. Ĝi estas oblongforma, ortangule fermita, membriĝita per lizenaj kadroj, barele volbita, en la fronto estas triangula frontono.Sur la altaro estas bildo de J. Papáček el Chrudim.

Kruckolono

Kampa kruckolono situas ĉe vojkruciĝo al domaro Hlína.

Metala skulpturo

Apud la preĝejo sur vilaĝplaco troviĝas metala skulpturo kreita de loka forĝisto el feraj elementoj de agrokulturistaj maŝinoj.

Literaturo

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj