Vraclav

16° 05′ 26″ O / 49.96778 °N, 16.09056 °O / 49.96778; 16.09056 (mapo)

Vraclav estas malgranda vilaĝo je kvar kilometrojn de Vysoké Mýto en orienta parto de Ĉeĥio, sur frapa terena kresto de montaro disiganta valojn de riveroj Loučná kaj Chrudimka (Ĥrudimka), fakte apartenas al gravaj lokoj de la ĉeĥa nacia pasinteco. Vivas ĉi tie 768 loĝantoj (2024). La mnicipo konsistas el tri lokaj partoj: Vraclav, Sedlec kaj Svatý Mikuláš.

Vraclav
municipo
Preĝejo de Ĉielenpreno de Maria la Virgulino en Vraclav
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vraclav
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoRegiono Pardubice
DistriktoDistrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipoVysoké Mýto
Historia regionoBohemio
MontaroSvitava montetaro
SituoVraclav
 - alteco310 m s. m.
 - koordinatoj49° 58′ 04″ N 16° 05′ 26″ O / 49.96778 °N, 16.09056 °O / 49.96778; 16.09056 (mapo)
Areo13,89 km² (1 389 ha)
Loĝantaro768 (2024)
Denseco55,29 loĝ./km²
Unua skribmencio1073
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo565 42
NUTS 3CZ053
NUTS 4CZ0534
NUTS 5CZ0534 581151
Katastraj teritorioj2
Partoj de municipo3
Bazaj setlejunuoj3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vraclav
Retpaĝo: www.obecvraclav.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Restaĵoj de la opidumo
Banloko kun preĝejo de Sankta Nikolao
Preĝejo de Sankta Nikolao
Memormonumento de Vrsovecoj
Ermitejo

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vinary, Stradouň, Řepníky, Vysoké Mýto, Zámrsk kaj Radhošť.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 350
18801 439
18901 424
19001 408
19101 369
19211 372
JaroLoĝantoj
19301 372
19501 021
1961938
1970893
1980862
1991806
JaroLoĝantoj
2001739
2014774
2016777
2017761
2018758
2019773
JaroLoĝantoj
2020778
2021756
2022779
2023774
2024768

Memorindaĵoj

Preĝejo de Ĉielenpreno de Maria la Virgulino

Origine gotika, rekonstruita en la jaro 1618 kaj baroke aranĝita en la jaro 1719. Sur la ĉefaltaro estas bildo „Ĉielenpreno de Virgulino Maria“ de Ed. Neumann, sur flanka altaro bildo de Sankta Anna kaj barokaj statuoj de Sankta Prokopo kaj Sankta Adalberto. Stana baptujo estas el komenco de la 16-a jarcento. Apude de la preĝejo, sur tombejo, situas granda kvarflanka sonorilejo kun enirejo en la tombejon.

Opidumo Vraclav

Situas ĉe iama grava trafikvojo el Prago al Moravio, nomata ekde la 19-a jarcento „Trstenická stezka“ (la origina nomo ne estas konata). Gravan rolon la opidumo plenumis dum la 11-a jarcento, dum tiel nomata „la pli juna opiduma tempo“. La opidumon konstruigis Premislidoj kaj la unua skriba noto devenas el la jaro 1073 en dokumento pri fondo de monaĥejo de Opatovice.

En la jaro 1108 ĉi tie estis murdita grava nobela gento de Vrsovecoj. Ankoraŭ dum la 13-a jarcento ĝi funkciis kiel grava administra centro.

Prisetladon de la loko jam el la neolitiko (4 mil jaroj antaŭ nia erao) kaj „antaŭhistoria tempo“ (450 jaroj antaŭ nia erao) dokumentas la fos-eltrovaĵoj.

Baroka banareo Vraclav

Famo pri resaniga akvo en fontujo ĉe Sankta Nikolao komunikiĝis en vasta ĉirkaŭaĵo. La unua resaniĝanto estis laŭdire Johano Nečesaný el Vysoké Mýto en la jaro 1664. En la sama jaro la akvo de la fontujo resanigis kriplan paroĥestron el Vraclav. Pro dankemo li konstruigis apud la fontujo ŝtonan kapeleton. Poste, apud la kapeleto estis konstruita banejdomo.

Preĝejo de Sankta Nikolao

Dum la jaro 1724, surloke de la kapelo de Sankta Nikolao, oni ekkonstruis barokan preĝejon de Sankta Nikolao laŭ projekto de arkitekto Carlo Antonio Canevall. La konstruadon gvidis Jiří Quadroni el Chrudim. La fontujo troviĝas en preĝeja propileo. La gloro de banloko fine de la 18-a jarcento finiĝis. Nur en la jaroj 1976 – 1986 la objektoj estis tro postuleme rekonstruitaj kaj ekestis tie ĉi ekspoziciaj areoj. Nuntempe estas en la preĝejo lokigita kolekto de unikaj barokaj plastikoj, kiuj devenas ĉefe el pilgrimvojo de urbo Králíky al monaĥejo en Dolní Hedeč.

Ermitejo

En la jaro 1692 oni konstruigis, sur deklivo super la kapelo, lignan ermitejon kun sonorilejo kaj bat-horloĝo. La unua ermito estis ano de la ordeno de Franciskanoj – Jiří Rambousek. La ermito enskribadis en libron ĉiujn, kuj surloke resaniĝis.

Eksteraj ligiloj