Vražné

Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Nový Jičín. Eble vi serĉas: Vrážné, municipon en regiono de Moravská Třebová, aŭ parton de municipo Pláně Vrážné (Pláně).
17° 52′ 00″ O / 49.62861 °N, 17.86667 °O / 49.62861; 17.86667 (mapo)

Vražné estas vilaĝo en Ĉeĥio, etendiĝanta sur ambaŭ flankoj de historia moravia-silezia landa limo, troviĝanta en distrikto Nový Jičín, en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 834 loĝantoj (2024).

Vražné
municipo
Municipa oficejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vražné
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoMoraviasilezia regiono
DistriktoDistrikto Nový Jičín
Administra municipoOdry
Historiaj regionojMoravio, Ĉeĥa Silezio
MontaroMoravia pordego
SituoVražné
 - alteco274 m s. m.
 - koordinatoj49° 37′ 43″ N 17° 52′ 00″ O / 49.62861 °N, 17.86667 °O / 49.62861; 17.86667 (mapo)
Areo15,21 km² (1 521 ha)
Loĝantaro834 (2024)
Denseco54,83 loĝ./km²
Unua skribmencio1282
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo742 34
NUTS 3CZ080
NUTS 4CZ0804
NUTS 5CZ0804 554910
Katastraj teritorioj2
Partoj de municipo3
Bazaj setlejunuoj3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Vražné
Retpaĝo: www.vrazne.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mankovice, Odry, Jeseník nad Odrou kaj Bělotín.

Historio

La unua skribmencio pri municipo devenas (loka parto Dolní Vražné) el la jaro 1282. La moderna municipo Vražné estiĝis al la 1-a de septembro 1953[1] onidire per propravola kunigo de tri municipoj, kiuj estis moravia municipo Dolní Vražné (germane Groß Petersdorf), silezia municipo Horní Vražné (germane Klein Petersdorf) kaj Hynčice.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 568
18801 495
18901 384
19001 357
19101 357
19211 280
JaroLoĝantoj
19301 277
1950940
19611 056
1970975
1980877
1991847
JaroLoĝantoj
2001842
2014832
2016847
2017850
2018838
2019833
JaroLoĝantoj
2020850
2021790
2022849
2023846
2024834

Membrigo de municipo

Nuntempe la municipo dividiĝas en du katastrajn teritoriojn (Vražné u Oder kaj Hynčice u Vražného), sed antaŭ la 15-a de decembro 1995 ekzistis katastraj teritorioj de ĉiuj tri eksaj municipoj, dum kio k. t. Dolní Vražné ensumigis la orientan duonon de la nuntempa Vražné, dume k. t. Horní Vražné ensumigis la okcidentan duonon de la menciita katastra teritorio. Nordokcidente de la teritorio de la eksa silezia k. t. Horní Vražné situas parto de municipo Emauzy.

Memorindaĵoj

  • Naskodomo de Johann Gregor Mendel, kultura memorindaĵo de Ĉeĥio
  • Kostel svatého Petra a Pavla
  • Krucifikso
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka

Signifaj naskiĝintoj

Referencoj