Visacard

korporacio de financaj servoj

Visa aŭ plennome Visa Incorporated estas korporacio de financaj servoj kun centra oficejo en la planita urbeto Foster City, kantono San Mateo, subŝtato Kalifornio de Usono, kies ĉefa servo de la firmao estas la kreditkarto Visacard. La korporacio fondiĝis en 1958 en Fresno, Kalifornio, je nomo BankAmericard, kaj en 1975 transformiĝis al la nuna strukturo kaj nomo. Formala financa centro estas la financa distrikto de la urbo San-Francisko.

Visa Incorporated
Visa Incorporated
transnacia firmao • card association • negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum1958 - nekonata/nuntempe
Jura formopublika kompanio
FondintojDee Hock vd
Ĉefestro(j)Alfred F. Kelly • John F. Lundgren vd
SidejoFoster City, Usono
LandoUsono
Estr(ar)oAlfred F. Kelly • Ryan McInerney
Dungitoj6 800 (en 2010)
Spezosumo8 060 000 000 da usonaj dolaroj (en 2010)
Agokampokreditkarto
ISIN-kodoUS92826C8394
filiaj kompaniojVisa Europe • Visa International Service Association vd
Posedataj kompaniojVISA • Visa Debit vd
TTTcorporate.visa.com
vdr

La firmao donas licencojn al bankoj en ĉiuj mondpartoj por eldono de la koncernaj kreditkartoj, kaj pliajn licencojn por varbado de kontrakte ligitaj partneraj entreprenoj. Krom la kreditkarto Visacard ekzistas diversaj "debitkartoj" (do kartoj al kies kontoj oni unue ĝiras monon kaj poste perkarte elspezas ĝin, do ne prenas krediton de la banko) kaj kartoj ekskluzive por ricevo de kontanta mono el loka giĉeto aŭ bankaŭtomato.

Eksteraj ligiloj

jen du kreditkartoj de la plej grandaj markoj Visacard kaj Mastercard