La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo2011, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 2011, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la sesa tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 26-a de junio kaj la 17-a de julio 2011 en pluraj urboj de Germanio. Laŭ la regularo rajtis partopreni 16 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 126 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 16 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo post matĉofinaj penaloj la 17-an de julio 2011 iĝis la japana virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Usono kaj la trian tiu de Svedio.
Virina Futbala Mondpokalo 2011 FIFA Frauen-Weltmeisterschaft Deutschland 2011