Vim (programo)

Vim, kiu signifas Vi IMproved (vi plibonigita), estas publikfonta plurplatforma tekstoredaktilo.

Vim

ProgramistoBram Moolenaar kaj aliuloj
Lasta stabila versio8.0
(12-a de septembro 2016)
OperaciumoVindozo, Mac OS, AmigaOS, OS/2, Linukso, Unikso, OpenVMS
ProgramlingvoC, Vimscript
ProgramtipoTekstoprilaborilo
PermesiloGPL-kongrua karitata programo
Retejowww.vim.org
vdr

De post kiam Bram Moolenaar unue eldonis ĝin en la jaro 1991, Vim akiris milojn da kapablaĵoj; multaj el ili estas speciale utilaj por redakti programkodon. Vim, origine farita kiel imito de vi por Amiga,[1] estas havebla nun ankaŭ por multaj operaciumoj, inter ili Unix-ecaj operaciumoj, Windows, MS-DOS, OS/2 kaj OS X.[1] Ĝi povas funkcii en konzolo aŭ kun grafika uzantinterfaco por Windows, la Fenestra Sistemo X, aŭ OS X.

Interfaco

La interfaco de Vim, kiel ankaŭ jam de vi, estas ofte nomata "moda". Kontraŭe al plej multaj tekstoredaktiloj, kie klavopremoj enmetas tekston kaj por movi la tajpmontrilon, forigi partojn de tekstoj, kopii, alglui kaj similaj komandoj oni uzas klavkombinojn aŭ specialajn klavojn, en Vim premoj de literaj klavoj normale kurigas iun komandon. Ekzemple, oni povas movi la tajpmontrilon per la klavoj "h" (maldekstren), "j" (suben), "k" (supren) kaj "l" (dekstren), forigi la nunan linion per "dd", aŭ enmeti tekston premante "i", tajpante la deziratan tekston kaj poste premante la eskapan klavon. La modo, en kiu oni troviĝas post tia premo de "i" (aŭ aliaj klavoj, kiuj ekzemple antaŭe movas la tajpmontrilon aliloken), nomiĝas "eniga modo". Aliaj modoj estas la vida modo (enirebla per "v", "V" aŭ stirklavo-v), per kiu oni elektas tekston, kaj la komanda modo (enirebla per ":"), kiu disponigas kelkajn specialajn komandojn ekzemple por konservi la dosieron aŭ anstataŭigi regulajn esprimojn.

Ĉefaj kapabloj de Vim, kaj plibonigoj kompare kun vi

  • Vim estas je 99% akordigebla kun vi
  • portebleco: ekzistas versioj por
  • multnivela malfaro/refaro
  • pluraj ŝanĝitaj buferoj
  • modo kun grafika uzulinterfaco (GUI)
  • splititaj fenestroj -- kaj horizontale, kaj vertikale
  • sintaksa kolorigo por centoj da specoj de sliparoj, eĉ la Vikipedia formato
  • subteno de Unikodo
  • trans-sesia historio de ordonoj/serĉoj/memoroj/pozicioj ...
  • ordon-linia redaktado kaj vaste kapabla kompletigo
  • Kapabloj por kompili/ekzameni/redakti similaj al tiuj de integritaj developaj ĉirkaŭaĵoj
  • konservado de sesia stato, inkluzive de kursora pozicio kaj historio
  • konfigurebla stato-linio
  • kompletigo en enmeta modo
  • plurmoda teksta faldado
  • multkapabla skriptado kaj aritmetikaj esprimoj
  • skriptitaj enŝutaĵoj
  • el-distanca redaktado tra, inter aliaj, ssh-aj, ftp-aj kaj http-aj serviloj
  • montra-moda selektado laŭ literoj/linioj/blokoj
  • ekstreme detala helposistemo kun hiperteksto pere de ctags
  • faldado de kodo
  • respondas al la muso

Referencoj

Eksteraj ligiloj