Villavaliente

Villavaliente [biljabaLJENte] (Vilaĝo kuraĝa) estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko ManĉetoLa Manchuela, kun areo de 34,85 km². En 2019 estis 224 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Dum la someraj epokoj la loĝantaro estas plialtiĝas ĝis 400 loĝantoj.

Villavaliente
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo02154
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro209  (2023) [+]
Loĝdenso6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 1° 27′ U (mapo)39.126247-1.456506839° 8′ N, 1° 27′ U (mapo) [+]
Alto725 m [+]
Areo35 km² (3 500 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Villavaliente (Hispanio)
Villavaliente (Hispanio)
DEC
Situo de Villavaliente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villavaliente [+]
vdr

Geografio

Villavaliente en la Provinco Albaceto.

Villavaliente estas en la nordokcidento de la provinco Albacete. Limoj estas kun la municipaj teritorioj de Pozo-Lorente, La Recueja, Jorquera kaj Casas de Juan Núñez.

Villavaliente estas je 39 km de la provinca ĉefurbo Albacete.

Historio

Ĝis 1927 la vilaĝo apartenis al la najbara municipo de Jorquera disde kiu sendependiĝis la 13an de decembro, tago kiu nomigis straton de la vilaĝo.

Ekonomio

La ekonomio de Villavaliente estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj malgrandaj fruktoĝardenoj.

Bildaro

Vidu ankaŭ