La areo de la municipo estas 209 km2 kie loĝas 3081 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 15,08 loĝ./km2.
Villanueva de la Reina situas sur la sudoriento de la komarko Kamparo de Ĥaeno en la okcidento de la provinco, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj. Estas variaj industrioj, ĉefe olivmuelejoj por produktado de olivoleo kaj entreprenoj de la sektoro de la konstruado.
Estas submunicipoj La Condesa, La Crujía, La Quintería kaj Rincón de San Ildefonso.
La municipo formas longan strion kiu okupas la mezan areon de la rivero Gvadalkiviro, karakterizita de ebena orografio. En la norda zono de la teritorio, la pejzaĝo estas montara kaj tie abundas pinoj, kverkoj kaj makiso. La municipa teritorio de Villanueva de la Reina formas parton de la Natura Parko Sierra de Andújar.
Alfonso la 10-a konkerinte ĝin en la 13a jarcento donis la urbon al Andúxar (Andújar) kaj tiu ricevis la nomon Villanueva de Andújar. Sendependiginte de Andújar la 14an de februaro 1791 fare de Karlo la 4-a, ĝi eknomiĝis Villanueva de la Reina honore al lia edzino María Luisa de Parma naskinta sian filinon, nome la Infantino María Teresa de Burbono la 16an de februaro. Tiel oni malpravigas la teoriojn ke la nomo de la Reĝino rilatas al Isabel la 2-a, kaj ke iam la nomo estis Villanueva del Río.
Ĉe la rivero estas la ĉirkaŭ 50 kavodomoj de Lituergo. Post la Hispana Enlanda Milito kelkaj familioj instaliĝis tie kaj la popolnombrado de 1945 indikas 183 personojn loĝantaj tie.