Villanueva de Ávila

Villanueva de Ávila [biljaNŬEba deAbila] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Villanueva de Ávila estas komprenebla etimologie kiel Nova Urbeto de Avilo.

Villanueva de Ávila
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo05114
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro230  (2023) [+]
Loĝdenso11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 4° 49′ U (mapo)40.379722222222-4.821944444444440° 23′ N, 4° 49′ U (mapo) [+]
Alto1 059 m [+]
Areo21 km² (2 100 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Villanueva de Ávila (Provinco Avilo)
Villanueva de Ávila (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Villanueva de Ávila
Villanueva de Ávila (Hispanio)
Villanueva de Ávila (Hispanio)
DEC
Situo de Villanueva de Ávila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Ávila [+]
vdr
Villanueva de Ávila en la provinco Avilo.

Geografio

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 217 loĝantojn. Ĝi perdis 450 loĝantojn el la 1990-aj jaroj (je ties dependigo de Navatalgordo) pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 44 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navalosa, Navatalgordo, Burgohondo, Navarrevisca kaj Mijares.

Historio

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

En la 23a de Julio 1809 kadre de la Milito de Hispana Sendependiĝo napoleonaj trupoj celante reprezaliojn al fama gerilano Juan Martín Díez serĉe de liaj fratinoj,[1]​ forportis ĉiujn virinojn al Los Veneros kaj tie mortigis ilin: totale 22 virinoj estis masakritaj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

Notoj