Villamesías

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Villamesías [Villamesías] estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 276 loĝantoj sur areo de 46,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². La nomo de Villamesías signifus en rekta traduko "Vilaĝo de la Mesio", sed tute ne temas pri religia signifo, kion multaj kredas, sed pri disŝanĝo de familinomo Mexía [meĥIa] kiu estis senjoroj de la vilaĝeto kaj ties teritorio.

Villamesías
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Kacereso
KomarkoTierra de Trujillo
Poŝtkodo10263
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroJuan Luis Rivera Camacho
Demografio
Loĝantaro276  (2023) [+]
Loĝdenso6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 5° 52′ U (mapo)39.2447173-5.872924339° 15′ N, 5° 52′ U (mapo) [+]
Alto369 m [+]
Areo46,47 km² (4 647 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Villamesías (Ekstremaduro)
Villamesías (Ekstremaduro)
DEC
situo en Ekstremaduro
Villamesías (Hispanio)
Villamesías (Hispanio)
DEC
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamesías [+]
vdr

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas pirondos.

Situo

Villamesías estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo. La areo de ties teritorio estas de 46.47 km².

Historio

La vilaĝo iam nomiĝis Búrdalo, kio nuntempe estas nomo de trafluanta rivero.

Ekonomio

Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.

Vidindaĵo

  • Katolika preĝejo de Sankta Domingo.

Eksteraj ligiloj