Villamayor de Treviño

Villamayor de Treviño [biljamaĜOR detreBInjo] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Villamayor de Treviño estas etimologie komprenebla kiel Granda Urbeto de Treviño (eble tri limejoj).

Villamayor de Treviño
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo09128
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro59  (2023) [+]
Loĝdenso3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 4° 7′ U (mapo)42.459444444444-4.119722222222242° 28′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto822 m [+]
Areo20,726 km² ( 207 2.6 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Villamayor de Treviño (Provinco Burgoso)
Villamayor de Treviño (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Villamayor de Treviño
Villamayor de Treviño (Hispanio)
Villamayor de Treviño (Hispanio)
DEC
Situo de Villamayor de Treviño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamayor de Treviño [+]
vdr

Geografio

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,726 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 64 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 60 el 1991.

Demografia evoluo
199119962001200420132021
125116113998164

Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, 11 km de Villadiego, 11 km de Sasamón kaj 12 km de Melgar de Fernamental. kaj estas ĉe la rivero Odra. La loĝloko estas inter Villadiego nordoriente kaj Melgar de Fernamental sudokcidente.

Historio

Oni trovis restaĵojn de romia epoko. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La plej frua mencio estas de 1092 kiam Nuño Ansúrez donas siajn havaĵojn de Villamayor de Treviño al la Katedralo de Burgoso.

Villamayor de Treviño formis parton de la Cuadrilla de Odra en la partido de Castrojeriz, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La Duko de Frías estis vicurbestro.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria kun grava ĉefretablo. Iam estis konvento, alia preĝejo kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ

Notoj