Vikingoj

antikva Nordia popolo

Vikingoj, el la norenlingva víkingr, estis homoj el la regiono nuntempe nomata Skandinavio (nuntempaj Danio, Norvegio kaj Svedio).[2][3][4][5] La vikingoj estis komercistoj, setlintoj, rabistoj kaj militistoj. Komence la nomo vikingo estis uzata nur por tiuj, kiuj transmare militiris. Poste la vorto rilatiĝis al kvazaŭ ĉiu skandinavo, kiu vivis dum la vikinga erao.

Vikingoj
popolo • historia epoko • kulturostilo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Vikingoj invadontaj Anglion.
Priskribo el la Vikinga erao el la bildoŝtono de Tjängvide en Gotlando.[1]

La vikingoj inter 800 kaj 1050 (la vikinga erao) koloniis, atakis kaj komercis en multaj regionoj de Eŭropo – ofte laŭ mar- kaj riverbordoj kaj insuloj.[6][7][8] Ili eĉ vagadis ĝis la nord-orienta bordo de Nord-Ameriko, Nord-Afriko kaj Okcidenta Azio.

Ili nomis sin norðmaðr (plurale: norðmenn), tio estas nordulo, alivorte homo el la nordo (vidu normanoj). La vortoj varjagojvarengoj (ambaŭ evitindaj vortoj en Esperanto) iam estis uzataj por vikingoj aŭ skandinavoj en orienta Eŭropo. La vorto vikingo tute bone taŭgas ankaŭ por skandinavoj en orienta Eŭropo, ĉar la diferenco inter la diversaj terminoj entute ne estas klara.Normandoj estas termino por skandinavoj okupantaj Normandion en la vikinga erao.

Komence de la mezepoko vikingoj estis konsiderataj firabistoj pro la perforto de siaj atakoj, sed ili estis ankaŭ grandaj maristoj, negocistoj kaj militistoj, kiuj atingis kaj konkeris la Feroojn, Islandon, parton de Nord-Ameriko (Vinlandon), partojn de Gronlando kaj eĉ partojn de Okcidenta Azio. Ili fondis novajn ŝtatojn en Normandio, Sicilio kaj Rusio.[9].La vikinga erao finiĝis, kiam Skandinavio establiĝis centralizitan monarkion kaj konvertiĝis al kristanismo.

Spertaj maristoj kaj navigistoj per siaj karakteraj longaj ŝipoj (foje nomitaj "drakkar"), Vikingoj establis nordiajn setlejojn kaj ŝtatetojn en la Brita Insularo, Ferooj, Islando, Gronlando, Normandio, kaj la marbordo de la Balta maro, same kiel laŭlonge de la komercvovjoj laŭ la riveroj Dnipro kaj Volgo tra teritorioj de nuntempaj Rusio, Belorusio,[10] kaj Ukrainio,[11] kie ili estis konataj ankaŭ kiel Varengoj. La Normandoj, Nord-Gaeloj, Rus'-popolo, Feroanoj kaj Islandanoj estas popoloj kiuj aperis el tiuj Nordianaj kolonioj. Je unu punkto, grupo de Rus-Vikingoj alvenis tion suden ke, estinte korpogardistoj por la Bizanca imperiestro, ili poste atakis la ĉefurbon de la Bizanca Imperio nome Konstantinopolo.[12] Vikingoj veturis ankaŭ al Irano[13] kaj al Arabio.[14] Ili estis la unuaj eŭropanoj kiuj atingis Nordamerikon, kaj por mallonge setliĝis en Novtero (Vinlando). Etendiĝante nordian kulturon eksterlanden, ili samtempe alportis hejmen sklavojn, konkubinojn kaj fremdajn kulturajn influojn al Skandinavio, influante la genetikon[15] kaj historian disvolvigon de ambaŭ. Dum la Vikinga Erao, la Nordiaj hejmlandoj estis laŭgrade plifirmigitaj el pli malgrandaj regnoj al tri pli grandaj regnoj: nome Danio, Norvegio kaj Svedio.

La Vikingoj parolis en Malnovnordlanda lingvo kaj faris skribaĵojn en runoj. Dum plej parto de la periodo ili sekvis la malnovnordian religion, sed poste kristaniĝis. La Vikingoj havis siajn proprajn leĝojn, arton kaj arkitekturon. Plimulto de Vikingoj estis ankaŭ farmistoj, fiŝkaptistoj, metiistoj kaj komercistoj. Popularaj konceptoj pri Vikingoj ofte tre malsimilas el la kompleksa, antaŭenirinta civilizacio de Normanoj kiuj montriĝas el la arkeologio kaj de historiaj fontoj. Romantismigita bildo de Vikingoj kiel noblaj sovaĝuloj ekaperis en la 18-a jarcento; tio disvolviĝis kaj amplekse disvastiĝis dum la vikinga revivado de la 19-a jarcento.[16][17] Perceptitaj komprenoj de Vikingoj kiel violentaj, pirataj barbaruloj aŭ kiel kuraĝaj aventuruloj ŝuldas multe al la konfliktaj variaĵoj de la moderna mito pri Vikingoj, kiu formiĝis komence de la 20-a jarcento. Nuntempaj popularaj reprezentaĵoj pri Vikingoj estas tipe bazitaj sur kulturaj kliŝoj kaj stereotipoj, komplikigante la modernan pritaksadon de la Vikinga heredo. Tiuj reprezentoj estas rare ĝustaj — por ekzemplo, ne estas pruvaro ke ili uzis kornohavajn kaskojn, vestelemento kiu tia aperis en la 19-a jarcento.

Geografia deveno kaj disvastiĝo

Disvastiĝo de la vikingoj en la 8-a kaj 9-a jarcentoj

Laŭdire la geografia deveno de la vikingoj kondiĉis ilian disvastiĝdirekton. La varengoj (svedoj) sin direktus orienten ĉirkaŭ la Baltan Maron kaj al Rusio. La novregoj koncentrus siajn atakojn sur la Britajn Insulojn, dum la danoj atingis la ĉirkaŭaĵojn de la Norda Maro, la Manikon kaj la atlantikajn marbordojn de Gaŭlio[18].

Tamen oni neniel tro strikte sektorigu tion. En vikingaj bandoj miksiĝis ofte danoj kaj norvegoj[19] kaj iuj regionoj kiel IrlandoAnglio disputiĝas inter la du popoloj[20].

Orienten, la Varengoj

La vikingoj devenaj de la nuntempa Svedio, nomataj Varengoj, etendis sian regadon al la oriento de la Balta Maro. Sin vivtenante per piratado, rabado, sin ofertante kiel militistoj, ili navigaciis kun siaj drakŝipoj la maron kaj la riverojn de Rusio kaj Ukrainio, celante Konstantinopolon.Iuj varengoj sukcesis malsuprenirinte sur la Dnepro kaj traŝipinte la Nigran Maron.En 838 ili prezentiĝis antaŭ la ĉefurbo de la Bizanca imperio. Poste la imperiestro dungis ilin por starigi personan gvardistaron.Aliaj varengoj sekvis la Volgon, navigaciis sur la Kaspia Maro kaj trairis Bagdadon por atingi Konstantinopolon[21].En la 1040-aj jaroj varenga ekspedicio estrita de Ingvar atingis mem Afganion.

La svedoj alvenis al la onta Rusio invititaj de slavaj kaj finnaj triboj, nekapablaj regi sin. Ili starigis plurajn komercejojn kaj fondis ŝtaton ĉirkaŭ Novgorod, poste duan ĉirkaŭ Kievo. La unuiĝo de tiuj du partoj estos la embrio de Rusio, la lando de la rusoj, kiu estas la nomo, kiujn donis la tiamaj slavoj, grekoj kaj araboj al la vikingoj.[22]

Okcidenten, la danoj kaj norvegoj

La administra divido de la danaj teritorioj en Skandinavio antaŭ la komenco de la vikinga erao.

La danoj organizis grandajn ekspediciojn, ofte sub la komando de reĝoj aŭ influriĉaj ĉefoj[23].Ili orientiĝas laŭ la marbordoj de la Norda Maro, de la Maniko kaj de la Atlantika Oceano. Iliaj rabekspedicioj komenciĝis fine de la 8-a jarcento, sed plioftiĝis post la morto de Karolo la Granda en 814. La skandinavoj profitis la tiaman malforton politikan. Aliaj kialoj de tiaj ekspedicioj estis verŝajne la prestiĝo de la konkerinto kaj enspezoj por internaj politikaj konfliktoj en Danio.

Diverseco de triboj

Vikingaj veturoj en Norda Atlantiko sur poŝtmarkoj de Ferooj.

Tra la jaroj la vikingaj triboj estis dividitaj en malsamaj naciecoj kaj hodiaŭ iliaj posteuloj loĝas en Danio, Svedio, Norvegio kaj Islando; Ĉi tio speguliĝas, interalie, en la lingvaj diferencoj inter la lingvoj de la landoj, kiuj ĉiuj originis de la norena lingvo.

Ankaŭ, signifa proporcio de la loĝantaro de Britio, Belorusio, Ukrainio, Orienta Irlando kaj Norda Francio havas vikingajn heredaĵojn.

El genetika enketo farita en 2020, kaj estis la pelh granda de sia speco farita ĝis tiu tempo, DNA-trovoj estis kolektitaj de multaj tomboj ligitaj al vikingoj. Laŭ la konkludoj de la enketo, la komerco kaj atakoj de la vikingoj estis en multaj kazoj konsistigitaj de homoj kiuj originis de la sama areo kaj inkludis parencojn. La danaj, svedaj, kaj norvegaj vikingoj ne emis miksi unu kun la alian kaj ĝenerale konservis apartigon, krom en kelkaj gravaj maraj komercurboj kiuj estis pli multkulturaj. La norvegaj vikingoj estis tiuj kiuj iris pli for ol iu ajn, kaj ili estis tiuj kiuj setlis Irlandon, Islandon kaj Gronlandon.

Laŭ taksoj de la esploroj, aktuale en 2020, ĉirkaŭ 5% de poloj estas posteuloj de la vikingoj, kaj proksima nombro de tio estas verŝajne ankaŭ en la angloj.

Ĉiutaga vivo

Vikinginoj

Rekonstruaĵoj de vikingaj vestaĵoj ekspoziciataj en Arkeologia Muzeo en Stavanger, Norvegio.

La socio vikinga estis "vireca" kaj patriarka, sed ĉar la vikingoj foriris dum pluraj monatoj, la virinoj (húsfreyja) respondecis pri la bieno kaj zorgis pri ĉio. Ili estis suverenaj en la innan stokks hýbýli ("sankta hejmo") kaj la viroj útan stokks (ekstere).Kontraŭe al siaj eŭropaj kuzinoj, la vikingino ĝuis evidentan prestiĝon. Ŝi certigis la daŭrigon de kutimoj, institucioj kaj la edukadon de infanoj. Ŝi estis la gardistino de familiaj tradicioj kaj iĝis la enkarniĝo de la honoro de sia klano.Ŝi estis pli ofte ol viroj sorĉistino aŭ magiistino. Foje okazis ke virinoj, kun aŭ sen infanoj, partoprenis vikingajn ekspediciojn.

Kromvirinoj

Viroj havis plurajn edzinojn. La ĉefedzino distingeblis, ĉar ŝi portis ĉe la zono la ŝlosilojn de la kofroj. Ŝiaj haroj estis noditaj al harbulo por montri ŝian dignon. Ŝi estis la nura, kiu rajtis estri inter la kromvirinoj.

Vikingidoj (barn)

Vikingido plenkreskiĝis (maðr) 12-jaraĝa kaj 14-jaraĝa. Oni nomis la gefilojn de la ĉefedzino skilgetinn, kaj tiuj de la kromvirinoj oskilgetinn.

Geedziĝo

Ekzistis du sezonoj (misseri) en la jaro: somero kaj vintro. Geedziĝoj okazis plej ofte fine de oktobro dum la tri tagoj de vetrnoetr, kiuj simbolizis la venon de la vintro. Tiu estis la plej bona momento por la nupto (brúđlaup): la rikoltoj finiĝis, fojno endomiĝis, brutaroj enstabliĝis, fiŝoj sekiĝis, biero fariĝis kaj vikingaj ekspedicioj interrompiĝis - temis pri paŭza tempo en la jaro.

Ĉirkaŭ unu jaro antaŭ la geedziĝo okazis gefianĉiĝa festo (festarmál), dum kiu oni trinkis bieron de fianĉeco (festaröl) kaj hidromelon.Ne ekzistis sociaj fosaĵoj, sed kiam familioj zorgis pri tradicio, la geedzoj havu prefere proksiman socian rangon kaj similan riĉecon (jafnroedi).La edzino alportis doton (heimanfylgja). La parto de la edzo estis la tilgjöf, al kiu aldoniĝis donaco (mundr). La edzino rajtis postuli eksedziniĝon aŭ disiĝon kaj daŭre posedis sian doton kaj la donon.

Antaŭ la ceremonio okazis la bano de la edzino kun la honoraj virinoj. Ŝi suprenlevis siajn harojn kaj fiksis ilin per rubando aŭ juvelo. Ŝi fiksis al sia zono la ŝlosilojn de la domo kaj de la kofro por iĝi la Húsfreyja (dommastrino).Ofero estis prezentita al Frigg (la terdiino) por doni al la geedzoj bonfarton, fekundecon kaj pacon, kaj al Freyr dio de la feliĉo, de la plezuro kaj de la posedaĵoj.

Ne ekzistis sacerdotoj ĉe la vikingoj, gvidis la eventon la klanestro kun la martelo de Thor (hammarsäng). Oni kaŝis martelon de Thor en la lito de la edzino. La bankedo (brúđveizla) okazis en komuna ĉambrego (skáli). Oni ĵuris, ke oni ne ofendiĝu pro la vortoj diritaj post kiam oni ebriiĝis. Oni tostis al la dioj kaj la prapatroj (drekka minni, trinki memore al). La sekvan matenon la edzo transdonis donacon al sia edzino (morgingjöf) [24].

Kuracarto, magio, sorĉaĵoj

Ujo, parte rekonstruita, el la Vikinga Epoko (el Birka, Svedio).

Odin kaj Freyja estis la mastroj de Seidr. Viro aŭ virino povis esti kuracisto, loeknir. Magio kaj sorĉaĵoj estis rezervitaj al virinoj. Viraj sorĉistoj estis taksitaj samseksemaj (pasivaj), kio korespondis en la vikinga socia al negativo, malhonoro kaj nevireco.

La vikingoj povis ŝanĝi sian destinon kontraŭe al tio, kio okazis poste en la kristana epoko. Helpe de magio kaj sorĉaĵoj oni pridemandis la spiritojn kaj realigis la ordonojn de la sorĉisto. Sorĉaĵoj utilis ankaŭ por kuraci, porti bonŝancon, kontroli la klimaton, peti ĉasaĵojn aŭ fiŝojn, virecon, serĉi kaŝitajn spiritajn aŭ materialajn trezorojn. Sed ekzistis ankaŭ detruema magio. .[25].

Perforto, samseksemo

Vikingoj estis diskretaj kaj pudoraj. Perfortoj, seksaj strangaĵoj, samseksemo, ... estis malpermesitaj per leĝoj. Ne ekzistis plej grava insulto por homo ol ’argrragr, tio estas samseksema. Kiu ajn estis surprizita dum perforto aŭ ergi (samseksemumado) estis eksterleĝulo. Li malhomiĝis sin kaj oni rajtis mortigi lin senpune, ĉar li ne plu kongruis al la ideo pri homa eco.[26].Malvera akuzo pri samseksemo estis krimo ekvivalenta al murdo.[27]

Teksaĵoj

Teksaĵoj estis faritaj hejme el la lano de ŝafoj. Oni nomis tiun ŝtofon vaðmál. Ĝi vestis la tutan popolon, estis uzata por litotukoj, tapiŝoj, pakaĵoj, donacoj por reĝoj, interŝanĝaĵo kaj ĉefe por la veloj de la vikingaj ŝipoj. Sen troigo eblas diri, ke la vojaĝoj de la vikingoj eblus nur pro la veloj teksitaj de la virinoj.

La virinoj inventis ankaŭ novan teksaĵon nomatan falsa felo, enmetante en la teksaĵon lanpecojn elŝiritajn el la felo, kiuj donis al la teksaĵo aspekton de felo. Tiaj ŝtofoj plaĉegis al la viroj, ĉar maloftiĝis bestoj, kaj do veraj feloj en Islando.[28]

Heredo

La vikingoj kutimis juĝi akuzitojn antaŭ grupo de 12 homoj, tradicio kiu hodiaŭ estis transdonita al la ĵurio. La lokuloj en Orienta Eŭropo nomis la vikingojn "Rus", vorto kiu poste rilatis al la teritorio kaj poste al Rusio mem. Multaj lokoj en Anglio kun la sufikso "by" originis de antikvaj setlejoj establitaj fare de la vikingoj. Iuj tagoj de la semajno en la angla estis nomitaj per la nomoj de vikingaj dioj kiel en la angla Wednesday merkredo, nomita laŭ la dio Odino kaj ĵaŭdo, Thursday, nomita laŭ la dio Thoro.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Brink, Stefan (2008). "Who were the Vikings?". En Brink, Stefan; Price, Neil (eld.). The Viking World. Routledge. pp. 4–10. ISBN 978-0415692625.
  • Derry, T.K. (2012). A History of Scandinavia: Norway, Sweden, Denmark, Finland, Iceland. London kaj Minneapolis: University of Minnesota Press. ISBN 978-0-81663-799-7.
  • Jesch, Judith (2015). The Viking Diaspora. Oxford: Routledge. ISBN 978-1-138-02079-5.
  • Roesdahl, Else (1998). The Vikings. Penguin Books. ISBN 978-0140252828.
  • Wawn, M.A. (2000). The Vikings and the Victorians: Inventing the Old North in Nineteenth Century Britain. Woodbridge: Boydell and Brewer. ISBN 978-0859916448.

Eksteraj ligiloj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vikings en la angla Vikipedio.